Oggetti · Personaggi

Nylon

Il 29 aprile è l’anniversario della morte (nel 1937, per suicidio causato da depressione, a soli 41 anni) del chimico statunitense Wallace Hume Carothers (1896-1937),
it.wikipedia.org/wiki/Wallace_Carothers
pioniere nel campo delle resine sintetiche (in particolare, la gomma sintetica), inventore nel 1937 (presso la ditta Du Pont) del nylon, destinato a rivoluzionare il settore delle fibre tessili.
Trascrivo, con traduzione in italiano dei passi essenziali, un articolo a suo tempo “avveniristico”, apparso sulla rivista “Esperanto de UEA” 1940-3, p. 20.
Una notazione: proprio le caratteristiche che destavano ammirazione, sono oggi alla base dei problemi ecologici di non degradabilità.
Allego:
– l’articolo in originale;
– una pubblicità del nylon del 1948.


(Segue traduzione dei passi essenziali)

NOVAJ FIBROJ

Kiam dum la pasinta milito en certaj landoj ekkomencis manki certaj krudmaterioj, naskiĝis la «Ersatz» industrio.
Tiu ĉi vorto, penetrinta en multajn lingvojn kun la signifo «anstataŭaĵo», fariĝis kvazaŭ simbola por la ekonomio de kelkaj militantaj landoj. La ĉefa celo estis anstataŭigi ne plu riceveblan materialon per io alia, ekzistanta abunde en la propra lando.
Sennombraj estas la artikloj, kies materialoj estis anstataŭigitaj per io alia. Iuj fariĝis tiel ke oni eĉ ne plu pensas pri la origino mem. Memorinde en tiu ĉi fako de homa agado estas nia sukero el beto. Ĝi ankaŭ estas produktaĵo naskita el embaraso, vera «Ersatz», trovita sekve de la Kontinenta blokado per Napoleono, kio malebligis ricevi la sukeron el kano, kolonia produktaĵo. Kio komence estis momenta helpo, fariĝis, dank’ al plibonigitaj metodoj, daŭra kaj ne forpensebla ero en la ekonomio eŭropa. La listo de tiaj produktaĵoj, naskitaj el embaraso, estas longa.
Popola sprito kaj ironio kaptis dankeman terenon. Sennombraj estas la spritaĵoj pri tiu ĉi, ne ĉiam ĝoje akceptita anstataŭaĵo. Ilustras la situacion jena spritaĵo, el la lasta milito:
Viro, naŭzita de la vivo pro la ne finiĝanta milito, decidiĝis forlasi tiun ĉi mondon. Lt sin pendigis. Sensukcese, li falis teren, la kordo estis el surogato. Li akiris venenon, absorbis ĝin, sed nur suferis stomakmalsanon. Li provis mortpafi sin. Ankaŭ la pulvo estis surogato. La bona viro konsideris tiun ĉi malsukceson kiel admonon de la ĉielo. Li decidiĝis soleni tiun ĉi savon per bonega vespermanĝo en kaŝita restoracio. Tagon poste, li mortis. La manĝaĵoj estis surogato.
Post la milito tiu ĉi uzi ekzistantan materialon por kombini necesajn produktaĵojn, reprenis en ne imagita amplekso. La sorĉa vorto estis aŭtarkio. Efektive la volo fariĝi sendependa de l’ eksterlando, precipe de transmaraj landoj, kondukis al tio. Sed la metodoj estas entute malsamaj. Estas la transformo de ekzistantaj materioj per kemia procedado en ion tute alian. Inter tiuj provoj gajni materiojn el tiaj, abunde ekzistantaj, la plej interesa estas la fibroj.
La kreo de fibroj por teksaĵ-industrio el io alia ol «naturaj» materialoj estas plej bone dokumentata per la arta silko, el celulozo. Estis kvazaŭ aksiomo, ke teksaĵoj nur povas esti fabrikataj el la materialoj kiujn liveras la naturo, nome lano, kotono, lino, kanapo, juto kaj silko. Landoj, kiuj ne posedas ĉi tiujn krudmaterialojn, dependis altgrade de la produktantoj kaj kreiĝis en certa senco ekonomia monopolo.
La kemio, tiu ĉi scienca sorĉado, komencis transformi naturajn materialojn kaj rapidege kreiĝis teksaĵoj, kiuj ĝis tiam estis rikoltitaj. Kreskanta sperto kaj miriga perfektigo en la metodoj igis, ke la kemio venkis eĉ la naturon. La kemio ne konas konstantajn ecojn de la fibroj. Kontraŭe ĝi variigas kaj kombinas karakterizaĵojn de fibroj laŭvole kaj kreas el la sama krudmaterialo fibrojn kun variaj ecoj.
La kemio neniigas naturdonitajn karakterizaĵojn, ĝis nun ne transigeblajn, ĝi igis superflua la kardprocedon, liveras ŝpinajojn de nevarianta longeco, de ĉia krispoformo, firma kontraŭ humideco, kolorfirmeco. La bazo por tiu ĉi transformo estis la celulozo, el pinligno. Sed ekzistas landoj, kiuj ne havas tiun ĉi lignon, kaj la kemio serĉis novajn eblecojn. Tiel oni provis kun pajlo, la herbo de la terpomo, de la sojo-fazeolo de la maizotrunkoj kaj tabako. El ili jam iuj montriĝis tute taŭgaj por industria produktado, kaj ekzistas fabrikejoj kiuj nur prilaboras ilin por gajni teksaĵojn.
Sed celulozo jam havas konkuranton. Kaj la vojo kiun iris la kemio estis pli ol revolucia. La komencon faris la fabrikado de la lakt-lano, konata sub la nomo «Lanital».
La eliro estas la kazeino, baza materio de la lakto. Kaj kiel diras la nomo de la produktaĵo, estas Italujo kiu specialiĝis en tiu ĉi fako, sed jam la patentoj estas utiligataj en aliaj landoj. Aliaj artfibroj el besta substanco estas la «CARNOFIL», farita el viando, la «MARENA», farita el restaĵoj de haŭto kaj ledo. Fine la farita el fiŝa albumeno.
Tamen ĉiuj tiuj produktaĵoj ne povas konkurenci kun la fibro el celulozo. Sed en lasta tempo ŝajnis, ke oni sukcesis krei fibron absolute sintezan, do fibro efektive artefaritan.
Estas la kemia entrepreno «I. G. Farben», kiu ellaboris el karbo kaj kalko la tielnomatan PECE-fibron. Laŭdire ĝi superas laŭ siaj ecoj la naturajn fibrojn. Ĝi estas absolute neatakebla per kemaiaĵoj, tio signifas ke ĝi rezistas kontraŭ ĉiuj acidoj kaj alkaloj, sensenta kontraŭ malsekeco eĉ longdaŭra kaj neatakebla per bakterioj. Pro tiu ĉi lasta eco ĝi speciale taŭgas por la fabrikado de tukoj uzataj en tekniko, filtriloj, fiŝretoj k.t.p.. NYLON estas la nomo de karbofibro, procedo ellaborita de la usona firmo Du Pont. Al tiu ĉi fibro oni antaŭdiras estonton brilan, ĉar ĝi devos anstataŭi la silkon. Ĝi laŭdire estas pli delikata ol la artefarita silko. Jam britaj kaj francaj entreprenoj akiris la ekspluatrajton.
Kaj fine La «Union Carbide & Carbon Corporation» evoluigis procedon el sinteza rezino por produkti artefaritan fibron, kies nomo estas «VINYON».
Jen perspektivo por la estonto. La mirigita homo baldaŭ nenion plu komprenas. Lakto, karbo, kalko transformiĝos en fibrojn kaj fine en vestaĵojn.
Sekvanta anekdoto (vera, kiel ĉiuj anekdotoj) ilustras la miregigon homan antaŭ ĉi tiuj fenomenoj. Germano venis Svislandon, renkontis amikon kaj rakontis al tiu ĉi pri la mirakloj kreitaj kaj kreataj de la kemia industrio dum la kvinjarplano. «El lakto ni faros teksaĵojn, el karbo same kaj el ligno ni gajnos sukeron».
Mute la sviso aŭskultis la vortriĉan propagandon el la Tria Regno. Ĝis fine li diris «Jes, ĉio tio estas grandioza, efektive. Sed vidu, ĉe ni estas tiel: Matene proksimume je la sesa horo, oni sonorigas ĉe mi. Kaj tiam mi scias, ke troviĝas ĉe la pordo du litroj da lakto».
Prilaboris: Jiří Sedláček
(“Esperanto de UEA” 1940-3, p. 20)

°°°°°
(traduzione dei passi essenziali)

NUOVE FIBRE
Quando nella scorsa guerra in certi Paesi cominciarono a mancare certe materie prime, nacque l’industria dell’«Ersatz» (surrogato).
Questa parola, entrata in molte lingue con il significato “surrogato”, divenne quasi un simbolo per l’economia di alcuni Paesi in guerra. Lo scopo principale era quello di sostituire il materiale non più acquisibile con un altro, esistente in abbondanza nel proprio Paese.
Sono innumerevoli gli articoli i cui materiali sono stati sostituiti con altri. Alcuni sono diventati tali che addirittura non si pensa più alla loro origine. Da ricordare in questo settore dell’attività umana lo zucchero di barbabietola. Anch’esso è un prodotto nato da una difficoltà, un vero “surrogato”, trovato a seguito del blocco continentale di Napoleone, che impedì di ricevere lo zucchero di canna, prodotto coloniale. Quello che all’inizio era un aiuto momentaneo, diventò, grazie a metodi migliorati, un elemento duraturo e ineliminabile nell’economia europea. L’elenco di tali prodotti nati da una difficoltà è lungo.

Dopo la guerra, l’utilizzo di un materiale esistente per combinare prodotti necessari riprese con una ampiezza inimmaginabile. La parola magica fu “autarchia”. Im effetti la volontà di diventare indipendenti dall’estero, soprattutto dai Paesi d’oltremare, ha portato a questo. Ma i metodi sono del tutto diversi. È la trasformazione di materie esistenti, mediante un procedimento chimico, in qualcosa di totalmente diverso. Tra quei tentativi di ricavare materie da quelle che esistono in abbondanza, il più interessante è quello delle fibre.
La creazione di fibre per l’industria tessile da qualcosa di diverso dai materiali «naturali» è documentata nel modo migliore con la seta artificiale, dalla cellulosa. Era quasi un assioma che i tessuti potessero essere fabbricati soltanto con i materiali forniti dalla natura, cioè lana, cotone, lino, canapa, juta e seta. I Paesi che non possiedono queste materie prime dipendevano in alto grado da quelli produttori, e in un certo senso si era creato un monopolio economico.
La chimica, questa magia scientifica, ha cominciato a trasformare materiali naturali, e molto rapidamente sono nati tessuti che fino ad allora erano raccolti. Una crescente esperienza e un meraviglioso perfezionamento dei metodi hanno fatto sì che la chimica perfino vincesse la natura. La chimica non conosce caratteristiche costanti delle fibre. Al contrario, essa varia e combina a piacimento le caratteristiche delle fibre, e crea dalla medesima materia prima fibre con diverse proprietà.
La chimica annulla le caratteristiche naturali, che finora non potevano essere trasferite, ha reso superflua la cardatura, fornisce filati di lunghezza costante, di ogni forma di arricciatura, stabili contro l’umidità, fissi nei colori. La base per questa trasformazione è stata la cellulosa, dal legno di pino. Ma ci sono Paesi che non hanno questo legno, e la chimica ha cercato nuove possibilità. Così si è provato con la paglia, con l’erba delle patate e della soia, le pannocchie del granturco e il tabacco. Di essi, alcuni si sono dimostrati adattissimi per una produzione industriale, ed esistono fabbriche che li lavorano soltanto per ottenere tessuti.
Ma la cellulosa ha ormai un concorrente. E la strada intrapresa dalla chimica è più che rivoluzionaria. L’inizio è avvenuto con la fabbricazione di lana derivata dal latte, conosciuta con il nome «Lanital».
La partenza è data dalla caseina, materia base del latte. Come dice il nome del prodotto, è l’Italia che si è specializzata in questo settore, ma i brevetti sono già utilizzati in altri Paesi. Altre fibre artificiali di origine animale sono la «CARNOFIL», fatta con la carne, la «MARENA», fatta con i residui di pelle e cuoio. Da ultimo, quella fatta con l’albume dei pesci.
Però tutti questi prodotti non possono fare concorrenza con la fibra tratta dalla cellulosa. Ma negli ultimi tempi sembra che si sia riusciti a creare una fibra del tutto sintetica, quindi una fibra effettivamente artificiale.
È la ditta chimica «I. G. Farben», che ha elaborato dal carbone e dalla calce la cosiddetta fibra PECE. A quanto si dice, supera per le sue caratteristiche le fibre naturali. È assolutamente inattaccabile da sostanze chimiche, questo significa che resiste a tutti gli acidi e alcali, insensibile all’umidità anche prolungata e inattaccabile da batteri. Per quest’ultima caratteristica è particolarmente adatta per la fabbricazione di teli usati nella tecnica, nei filtri, nelle reti da pesca, ecc. NYLON è il nome della fibra carbonica, procedimento elaborato dalla ditta statunitense Du Pont. A questa fibra si predice un brillante futuro, perché dovrà sostituire la seta. Imprese britanniche e francesi hanno già acquisito i diritti di sfruttamento.

Elaborazione: Jiří Sedláček
(“Esperanto de UEA” 1940-3, p. 20)
trad. italiana di Antonio De Salvo

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *