Trascrivo, con traduzione in italiano ed alcuni aggiornamenti, parte di un mio articolo mandato in onda dalla RAI (Radio Roma, trasmissioni per l’estero in Esperanto) il 26 novembre 1971.
(segue traduzione in italiano):
De pli ol du jarmiloj Romo metas je dispono de siaj loĝantoj multe da akvo (la unua akvodukto datiĝas de la jaro 312 a. K.).
it.wikipedia.org/wiki/Acquedotto_romano#Acquedotti_nella_citt%C3%A0_di_Roma
Sub la Imperiestro Aŭgusto (27 a. K.-14 p. K.), atingis Romon (tiam kun 1 miliono da loĝantoj) preskaŭ 12.000 litroj da akvo por sekundo, pere de 9 akvoduktoj; sub la Imperiestro Aleksandro Severo, en la jaro 226 p. K., atingis Romon (tiam kun 1.700.000 loĝantoj) 13.500 litroj por sekundo, pere de 11 akvoduktoj.
Pro la barbaraj invadoj, en la 5-a kaj 6-a jarcentoj p. K., la antikvaj akvoduktoj plejparte detruiĝis, kaj la Romanoj denove ektrinkis la akvon de rivero Tibero, kiel ĉe la komenco de la urba historio (kiam loĝis en Romo pli-malpli 30.000 personoj).
La Papoj, dum la postaj jarcentoj, faris sian eblon por redoni al la urbo la akvon, kiun ĝi bezonis; kaj fakte, preskaŭ ĉiuj famkonataj romaj fontanoj ŝuldiĝas al la Papoj.
Sed ni venu al la moderna epoko. Kiom trinkas la modernaj Romanoj? Tre pli multe ol iam, ankaŭ ĉar ili estas pli multnombraj ol en pasinteco (post la Prirabo de Romo fare de Totila en la jaro 546, restis en la urbo nur 500 loĝantoj, morte malsataj kaj soifantaj; kaj kiam en 1871 Romo fariĝis ĉefurbo de Italio, la Romanoj estis apenaŭ 209.222).
En la jaro 1945, tuj post la dua mondmilito, alvenis al Romo (por 1.498.752 loĝantoj) apenaŭ 6.000 litroj por sekundo, kiuj estis absolute nesufiĉaj;
en 1949, oni sukcesis plialtigi la kvanton al 7.400 litroj, kiuj tamen estis daŭre nesufiĉaj, ankaŭ ĉar intertempe la loĝantoj plimultiĝis al 1.630.154;
en 1959, atingis Romon ĉirkaŭ 11.000 litroj por sekundo, sed la loĝantoj estis 1.919.810;
en 1971, alvenis ĉirkaŭ 17.000 litroj, sed la loĝantoj estis 2.739.952.
Ĝisdatigo: laŭ la plej ĵusa oficiala publikaĵo de la komunuma instanco, kiu liveras akvon al Romo, en 2015 estis enmetitaj en la romajn tubarojn ĉirkaŭ 19.000 litroj da akvo por sekundo; sed 44% el tiu akvo perdiĝas, pro diversaj kaŭzoj (precipe la maljuneco de la tubaroj).
www.comune.roma.it/web-resources/cms/documents/Acqua_2015.pdf
Jen kial (malgraŭ la malkresko de la loĝantaro al 2.617.175 en 2011) de tempo a tempo prezentiĝas problemoj de akvoprovizado, precipe en la pli sekaj monatoj (tamen, malpli ol en aliaj urboj kaj Landoj).
Kompense, la kvalito de la publika akvo en Romo estas tre bona, ĉar ĝi devenas preskaŭ tute el lokoj tre malproksimaj de la industria veneniĝo.
Bildo: itala poŝtmarko de 1926, kun la restaĵoj de unu el la antikvaj romiaj akvoduktoj.
°°°°°
(traduzione):
Da più di due millenni Roma mette a disposizione dei suoi abitanti molta acqua (il primo acquedotto risale al 312 a. C.).
it.wikipedia.org/wiki/Acquedotto_romano#Acquedotti_nella_citt%C3%A0_di_Roma
Sotto l’Imperatore Augusto (27 a. C.-14 d. C.), giungevano a Roma (che allora aveva un milione di abitanti) quasi 12.000 litri d’acqua al secondo, mediante 9 acquedotti; sotto l’Imperatore Alessandro Severo, nel 226 d. C., giungevano a Roma (allora con 1.700.000 abitanti) 13.500 litri al secondo, mediante 11 acquedotti.
A causa delle invasioni barbariche, nel 5° e nel 6° secolo d. C. gli antichi acquedotti per la maggior parte andarono in rovina, e i Romani tornarono a bere l’acqua del fiume Tevere, come all’inizio della storia della città (quando a Roma abitavano più o meno 30.000 persone).
I Papi, nei secoli successivi, fecero il possibile per ridare alla città l’acqua di cui aveva bisogno: e in effetti, quasi tutte le famose fontane di Roma sono dovute ai Papi.
Ma veniamo all’epoca moderna. Quanto bevono i Romani moderni? Molto più di prima, anche perché sono molto più numerosi che in passato (dopo il Sacco di Roma ad opera di Totila nel 546, rimasero nella città soltanto 500 abitanti, affamati e assetati; e quando nel 1871 Roma divenne capitale d’Italia, i Romani erano appena 209.222).
Nel 1945, subito dopo la seconda guerra mondiale, giungevano a Roma (per 1.498.752 abitanti) appena 6.000 litri al secondo, che erano del tutto insufficienti;
nel 1949, si riuscì ad incrementare la quantità a 7.400 litri, che però continuavano ad essere insufficienti, anche perché nel frattempo gli abitanti erano aumentati a 1.630.154;
nel 1959, giungevano a Roma circa 11.000 litri al secondo, ma gli abitanti erano 1.919.810;
nel 1971, giungevano circa 17.000 litri, ma gli abitanti erano 2.739.952.
Aggiornamento: secondo la più recente pubblicazione ufficiale dell’autorità comunale preposta al rifornimento idrico di Roma, nel 2015 sono stati immessi nelle condutture romane circa 19.000 litri d’acqua al secondo; ma il 44% di quell’acqua va perduta, per cause varie (soprattutto la vetustà delle tubazioni).
www.comune.roma.it/web-resources/cms/documents/Acqua_2015.pdf
Ecco perché (malgrado gli abitanti siano diminuiti a 2.617.175 nel 2011) ogni tanto si presentano problemi di approvvigionamento d’acqua, soprattutto nei mesi più secchi (tuttavia, meno che in altre città e Nazioni).
In compenso, la qualità dell’acqua pubblica a Roma è ottima, perché proviene quasi integralmente da località molto distanti dall’inquinamento industriale.
Immagine: francobollo italiano del 1926, con i ruderi di uno degli antichi acquedotti romani.