Il 16 dicembre ricorre la morte (nel 1897) dello scrittore e drammaturgo francese (provenzale) Alphonse Daudet (1840-1897)
it.wikipedia.org/wiki/Alphonse_Daudet
eo.wikipedia.org/wiki/Alphonse_Daudet
famoso soprattutto per:
– tre romanzi incentrati sulla figura (di fantasia) di Tartarin de Tarascon (Tartarino di Tarascona), un simpatico ma imbranato sbruffone: “Les aventures prodigieuses de Tartarin de Tarascon” (Le avventure prodigiose di Tartarino di Tarascona); “Tartarin sur les Alpes” (Tartarino sulle Alpi); “Port Tarascon” (Porto Tarascona);
– la raccolta di novelle “Lettres de mon moulin” (Lettere dal mio mulino), in particolare la novella “La chèvre de Monsieur Seguin” (La capra del Signor Seguin)
– la raccolta di novelle “Les Contes du lundi” (I racconti del lunedì);
– le novelle “La Mule du pape” (La mula del papa) e “La dernière classe” (L’ultima lezione);
– l’opera teatrale L’Arlésienne (L’Arlesiana), musicata da Georges Bizet.
Daudet aspirava a diventare il cantore della Provenza, sulla scia di Frédéric Mistral
ma a suo tempo i cittadini di Tarascona non gradirono di essere stati presi a modello per un personaggio (Tartarino) non certo positivo, e minacciarono di morte lo scrittore se solo si fosse azzardato a mettere piede da quelle parti. Oggi, però, Tarascona approfitta della notorietà raggiunta con i romanzi (e, d’altra parte, sono morte le persone che sospettavano allusioni a se stesse): nel 1985 la città ha istituito un piccolo Museo dedicato alla figura (sia pure fittizia) di Tartarino, e l’ultima domenica di giugno ha luogo un festival per ricordare il personaggio.
Molto di Daudet è stato tradotto in Esperanto, e fin dai primi tempi (il che significa, anche, in epoca vicinissima alla vita dell’autore).
- “The Esperantist” 1905-4, p. 52, accessibile in rete su
www.gutenberg.org/files/44130/44130-0.txt
contiene il brano “Renkontiĝo neatendita”, tratto da “Tartarino di Tarascona”, tradotto da Paŭlo Burĵado.
– The Esperantist” 1905-10, p. 156, accessibile in rete su
www.gutenberg.org/files/49232/49232-0.txt
contiene il racconto “La papo mortis”, trad. A. Baissac (Constantine).
- A p. 30 del numero 1907-38 della rivista “La Suno Hispana”, si legge:
>«La kaprino de S. ro Seguin» el la «Lettres de mon moulin» de Alphonse Daudet, tradukis Ad. Yersin. — Presejo Paul Attinger, Neuchatel (Svisujo).
>Tiu «Kaprino de S. ro Seguin» estas traduko de fame konata paĝo el la franca literaturo. Facile legebla, korekte tradukita kaj vendata je tre malalta prezo, ĝi taŭgas por esti legata en esperantistaj grupoj aü kursoj. La broŝuro estas elegante presita. —
(traduzione:
>«La kaprino de S. ro Seguin» dalle «Lettres de mon moulin» di Alphonse Daudet, traduzione di Ad. Yersin. — Tipografia Paul Attinger, Neuchatel (Svizzera).
>Questa «Kaprino de S. ro Seguin» (Capra del Signor Seguin) è una traduzione di una famosa pagina della letteratura francese. Facilmente leggibile, correttamente tradotta e venduta a bassissimo prezzo, è adatta ad essere letta in gruppi o corsi esperantisti. L’opuscolo è stampato elegantemente.— )
Anche “Lingvo Internacia” 1907-3, p. 137, menziona quella pubblicazione.
– “Esperanto de UEA” 1916-1, p. 8, presenta il racconto “La fotografisto”, trad. Ed. Stettler.
– Una edizione in Esperanto della raccolta “Leteroj el mia muelejo” fu curata nel 1949 dallo Japana Esperanto-Instituto (Istituto Giapponese di Esperanto).
– Nel 1955, Heroldo de Esperanto curò l’edizione in Esperanto di “Tartarino di Tarascona (Tre mirigai aventuroj de Tartarin de Taraskono), trad. Jean Delor e Paul Le Brun, accessibile in rete su
docs.google.com/viewer?a=v&pid=sites&srcid=ZGVmYXVsdGRvbWFpbnxrYWphZXNwZXJhbnRvfGd4OjZhMmM1NTYzODRlODBhOTE
Recensione (favorevole) di Jean Ribillard in “Esperanto de UEA” 1956-9, p. 137.
- Da alcuni anni, il francese Noĉjo Lagrafo (pseudonimo di Noël Lecomte) pubblica nel suo blog www.ipernity.com/blog/58225
traduzioni (tra l’altro) da Daudet.
Cito, in particolare, oltre a numerosi capitoli da “Tartarino di Tarascona”:
La chèvre de Monsieur Séguin – La capra del Signor Seguin – La Kaprino de Sinjoro Sego
www.ipernity.com/blog/58225/160713
“La Mule du pape” (La mula del papa; La papa mulino)
www.ipernity.com/blog/58225/184903
L’Arlésienne (L’Arlesiana; La Arlezanino;)
www.ipernity.com/blog/58225/181843
“La dernière classe” (L’ultima lezione; La lasta leciono)
www.ipernity.com/blog/58225/219952
- Nel 1996, Lina Gabrielli, Budapest, ha pubblicato quattro delle “Lettere dal mio mulino” (Leteroj el mia muelejo. Kvar elektitaj pecoj), trad. Wilhelm Theodor Oeste.
Recensioni (critiche): di Tibor Szabadi su La gazeto 2001-95, p. 26, e di Sten Johansson su Monato esperanto.be/fel/mon/rec/lmue.html
Trascrivo il racconto “La papo mortis” (Le pape est mort; È morto il papa), incredibilmente fresco dal punto di vista linguistico, a distanza di oltre un secolo – testo francese su fr.wikisource.org/wiki/Les_Contes_du_lundi/Le_Pape_est_mort
ed allego un ritratto di Daudet e (da una vecchia stampa) una caricatura di Tartarino.
LA PAPO MORTIS.
Alphonse Daudet.–Esperantigis A. Baissac (Constantine).
(The Esperantist 1905-10, oktobro 1905, p. 156)
Mi vivis dum mia infaneco en granda Franca urbo dividita en du partojn de tre obstrukcata, tre movema rivero kiu junfrue naskis en mi emon por la vojaĝoj kaj pasion por la marveturo. Precipe estis sur bordangulo apud ponteto St. Vincent, kiun neniam mi memoras eĉ hodiaŭ senekscite.
Mi revidas la surskribon najlitan pinte de stango: “Cornet: Ŝipoj por lui” kaj la ŝtupareton kiu atingis la akvon, tute glitigan kaj nigrigitan de akvumaĵo, la aron da ŝipetoj freŝe pentritaj de helaj koloroj, ordigitaj malsupre de la ŝtupareto, kviete balanciĝantaj bordo kontraŭ bordo, kvazaŭ malpezigitaj de la beletaj nomoj blanke
desegnitaj sur lia posto “La Muŝbirdo,” “La Hirundo.” …
Poste, inter la longaj remiloj ankaŭ tutblanke pentritaj kiuj sekiĝis kontraŭ la deklivo, la nomitan patron Cornet kun lia pentrujo, liaj grandaj penikoj, lia vizaĝo tanita, fendetita, sulkigita de mil sulketoj kiel la rivero dum blovas malvarmeta vespera vento. Ho, tiu patro Cornet! Li estis la Satano de mia infaneco, mia dolora pasio, mia peko, mia riproĉo de konscienco. Kiom da krimoj liaj ŝipetoj incitis min por fari! Mi forlasis la lernejon, mi vendis miajn librojn. Kion mi ne estus vendinta por surakvoveturi posttagmezon.
Ĉiuj miaj lernokajeroj funde de la ŝipo, mia jako demetita, mia ĉapelo kapmalantaŭe kaj tra la haroj la bona ventumilbato de la akva venteto, firme mi tiris miajn remilojn sulkigante la brovojn por tute ŝajni maljuna marlupo.
Dum la tuta tempo kiam mi estis en urbo mi restis meze de la rivero, samspace de la du bordoj kie la maljuna marlupo povis esti rekonata.
Kia triumfo partopreni al tiu granda movado de barkoj, flosaĵoj, vaporŝipmuŝoj kiuj ĉiuflanken moviĝis kaj ne tuŝiĝis unuj la aliajn, nur malkunigitaj de mallarĝa ŝaumobanderolo. Tie estis pezaj boatoj kiuj turniĝis por eniri la fluon, kaj tio delokigis multajn aliajn. Subite vaporŝipaj radoj batis la akvon apud mi; aŭ dika ombro alvenis min, tio estis la antaŭo de boato ŝarĝita de pomoj. “Atentu do, muŝido!” ekkriis al mi raŭka voĉo; kaj mi ŝvitis, mi baraktis, implikita en la iro-deiro de tiu rivera vivo kiun la strata vivo trasuperis senĉese, per ĉiuj tiuj pontoj aŭ pontetoj kiuj aperigis omnibusojn en la spegulan akvon sub miaj remiloj. Kaj la fluo tiel forta ĉe la pinto de la pontarkaĵoj, kaj la akvoturniĝoj, la fama truo de la “Morto-kiu-trompas!”
Pensu ke tio ne estis malgranda afero por gvidi sin meze de ĉio tio per dekdujaraj brakoj kaj neniu por teni la direktilon.
Kelkafoje, feliĉe, mi renkontis la ĉenon. Rapide mi alkroĉiĝis post tiuj longaj ŝiparoj kiujn ĝi posttiris kaj, la remiloj senmovaj, sternitaj kiel flugiloj alte flugante, mi lasis min veturi je tiu silenta rapideco kiu ŝajnis tranĉi la riveron per longaj
ŝaŭmorubandoj kaj malaperigis ĉiuflanke la surbordajn domojn. Antaŭ mi, malproksime, tre malproksime mi aŭdis la unutonajn batojn de la ŝipŝraŭbego; hundo kiu bojas sur unu el la ŝipoj kie forflugas el malalta kamentubo, iom da fumo, kaj ĉio kredigis al mi kvazaŭ grandan vojaĝon kun la mara ŝipvivado.
Bedaŭrinde tiuj renkontoj maloftaj estis. Plej ofte estis necese ke mi remu kaj remu dum la sunaj horoj. Ho tiuj tagmezoj kun la suno alfalante rekte sur la riveron; ŝajnas al mi ankoraŭ ke ili min bruligas. Ĉio flamis, ĉio rebrilis. En tiu atmosfero blindiganta kaj suna kiu flosas super la ondoj kaj vibras je ĉiuj iliaj movoj, la mallongaj subakvigoj de miaj remiloj, la ŝnuraĵo de la ŝiptiristoj eltiritaj el akvo tute disfluantaj, pasigis helajn polurarĝentajn lumojn. Kaj mi remis fermante la okulojn. Iafoje pro miaj energiaj penadoj, pro la antaŭensalto de la akvo sub mia barko, mi imagis ke rapidege antaŭen mi iris; sed levante la kapon, ĉiam mi vidis la saman arbon, la saman muron kontraŭ mi.
Fine post multaj fortuzoj, tute ŝvita kaj ruĝa pro varmeco mi sukcesis foriri el la urbo. La bruego de la malvarmaj banejoj, lavŝipejoj, enŝipigejoj malpligrandiĝis. La pontoj maloftiĝis sur la bordoj plilarĝigitaj. Kelkajn posturbajn ĝardenojn, fabrikejajn kamentubegojn nur oni vidis de tempo al tempo. Sur la horizonto verdaj insuloj ŝajnis tremi. Tiam konsumita de laciĝo, mi rifuĝis apud la bordo, meze de la kankreskaĵoj tute zumaj, kaj tie, duonesveniĝinta de la suno, la laceco, tiu multepeza varmeco kiu supreniris el akvo stelumita de larĝaj flavaj floroj, la maljuna marlupo eksangadis el la nazo kaj longe tio daŭris. Neniam miaj vojaĝoj havis alian finiĝon. Sed kion vi volas! mi trovis ilin ĉarmegaj.
Io terura estis la realveno, la reeniro. Kvankam mi revenis per rapidegaj remilbatoj mi alvenis ĉiam tro malfrue, post la eliro el lernejoj. La impreso de la tago krepuskiĝanta, la unuaj flamingoj en la nebulo, la militaj trumpetaj sonoj por reeniri en soldatejojn, ĉio pligrandigis miajn timojn, miajn bedaŭrojn. Mi enviis la homojn kiuj
pasis, trankvile reenirante en sian hejmon; kaj mi kuris havante mian kapon pezan kvazaŭ ĝi estas plena je suno kaj akvo kun konkaj ronkoj en la oreloj, kaj jam sur mia vizaĝo la ruĝigo pro mensogo kiun mi tuj diros.
Ĉar tio estis necesa por ĉiufoje respondi al tiu terura “El kie vi venas?” kiu atendis min ĉe la pordo. Estis tiu demando, tuj je mia apero, kiu plej min timigis. Mi devis respondi tie, sur la sojlo, ne atendante, ĉiam havi ian historion pretan, ion por diri, kaj tiel mirigan, tiel mirigegan ke, pro surprizo oni forgesu demandi aliaĵojn.
Tio al mi donis tempon por eniri, retrovi spiradon, kaj por tiun celon atingi, ĉion mi estus farinta. Mi elpensis malfeliĉegojn, revoluciojn, terurajn fariĝojn; tuta urba kvartalo kiu brulas, la fervoja ponto elfalinte en la riveron … Sed jen tio kion plej forte mi trovis.
Tiun ĉi vesperon mi alvenis tre malfrue. Mia patrino kiu min atendis de unu longa horo, staris supre de la ŝtuparo. “El kie vi venas,” ŝi ekkriis.
Diru al mi kiaj diablaĵoj povas naskiĝi en infana kapo. Nenion mi trovis, nenion mi preparis; tro rapide mi estis alveninta. Subite min alvenis ideo freneza. Mi sciis ke la kara virino estis tre pia, katolikino enradikita kiel Romanino kaj mi respondis al ŝi, spiregante kvazaŭ pro granda eksciteco: “Ho patrineto … se vi scius!…” “Kion do?… Kio okazas ankoraŭ?…” “La Papo mortis.” “La Papo mortis!…” rediris la kompatinda patrino, kaj tre pala ŝi apogis sin kontraŭ la muro. Rapide mi alpaŝis en mian ĉambron, iom timigita de mia sukceso kaj la grandegeco de mia mensogo, tamen mi maltimis subteni ĝin ĝis fino.
Mi memoras vesperon funebran kaj kvietan, la patro kun malĝoja seriozeco, la patrino premegita… Mallaŭte oni parolis ĉirkaŭ la tablo. Mi mallevis la okulojn, sed mia aventuro estis tiel forgesita pro la ĝenerala ĉagrenego ke iu ne pensis plu pri ĝi.
Ĉiu, vice, citis ian virtagon de tiu kompatinda Pio IXa; kaj iom post iom la interparolado perdiĝis en la historio de la Papoj. Mia onklino Rozo parolis pri Pio VIIa kiun ŝi tre memoris esti vidinta, trairante la Sudfrancujon en tiama veturilo inter ĝendarmaro. Oni memorigis la faman scenon kun la Franca Imperiestro: “Komediante!… tragediante!…”
Eble estis la centa fojo kiam oni rakontis tiun teruran scenon; ĉiam per la samaj tonaĵoj, la samaj gestoj, kaj tiu neŝanĝebleco de familiaj tradicioj kiuj, alprenitaj de la posteularo tiaj kiajn ĝi aŭdis ilin, restas tie, infanaj kaj lokaj kiel monaĥaj historioj.
Malgraŭ ĉio, iam ĝi ne ŝajnis al mi tiel interesa.
Mi ĝin aŭskultis kun hipokritaj ekĝemoj, demandoj, ŝajno de malvera intereso, kaj konstante mi diris al mi: “Morgaŭ matene, sciiĝante ke la Papo ne mortis, ili estos tiel kontentaj ke iu ne kuraĝos min riproĉi.”
Tion pensante, malgraŭ mi, miaj okuloj fermiĝis kaj mi vidis, duondorme, blukolorajn ŝipetojn kun angulo de Saonorivero varmegigita de la suno, kaj grandajn akvaraneajn piedegojn ĉien kurantajn kaj sulkigantajn la vitran akvon kiel diamantaj pintoj.