Lokoj · Objektoj

Palazzo Massimo

Estas palaco, en Romo, “Palazzo Massimo alle Colonne” (Palaco Massimo ĉe la Kolonoj), kiu estas malfermata al la publiko unufoje en la jaro, la 16-an de marto, memore pri “miraklo” plenumita la 16-an de marto 1583 de Sankta Filipo Neri (1515-1595), eo.wikipedia.org/wiki/Filipo_Neri kiu, laŭ la tradicio, revokis mallonge al la vivo la dekkvarjaran Paolo Massimo,… Legu plu Palazzo Massimo

Homoj

Luigi Cherubini

La 15-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1842) de la itala (florenca) komponisto Luigi Cherubini (1760-1842). eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Cherubini  Mi sendas al mia artikolo de la 14-a de septembro 2020, www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/09/14/6501/  kaj aldonas: – portreton de Luigi Cherubini; – p. 17 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de julio 1940 de… Legu plu Luigi Cherubini

Objektoj

Roma Klubo

La 13-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1984) de la itala entreprenisto Aurelio Peccei (1908-1984), it.wikipedia.org/wiki/Aurelio_Peccei (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), unu el la fondintoj de la Roma Klubo, eo.wikipedia.org/wiki/Roma_Klubo Neregistara Organizo (NRO), kiu okupiĝas pri mediaj problemoj. Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas, kun… Legu plu Roma Klubo

Homoj

La Sonnambula (Bellini)

La 6-an de marto 1831 okazis, ĉe Teatro Carcano de Milano (urbo tiam aŭstria), la priemiero de la opero “La Sonnambula” (La Somnambulino) de Vincenzo Bellini (1801-1835), laŭ libreto de Felice Romani, tirita el “La Somnambule” de Eugène Scribe kaj Germain Delavigne kaj “La Somnambule ou L’arrivée d’un nouveau seigneur” de Eugène Scribe kaj Pierre… Legu plu La Sonnambula (Bellini)

Homoj

Francesco Paolo Michetti

La 5-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1929) de la itala (abruza) pentristo kaj fotografo Francesco Paolo Michetti (1851-1929) it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Paolo_Michetti (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). Kvankam la kritiko ne samopinias pri lia taksado, Michetti estas sendube unu el la plej grandaj artistoj de la itala Deknaŭa jarcento, kantisto… Legu plu Francesco Paolo Michetti

Homoj

Girolamo Frescobaldi

La 1-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1643) de la itala komponisto, orgenisto kaj klavicenisto Girolamo Frescobaldi (1583-1643). eo.wikipedia.org/wiki/Girolamo_Frescobaldi Iam tre fama (li estis orgenisto de la Baziliko de Sankta Petro, kaj Johann Sebastian Bach eĉ kopiis liajn komponaĵojn), li poste falis en forgeson, kiel ĉio apartenanta al la baroka epoko;… Legu plu Girolamo Frescobaldi