Homoj

Sully Prudhomme

La 6-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1907) de la franca poeto René François Armand Prudhomme, dirita Sully Prudhomme (1839-1907) eo.wikipedia.org/wiki/Sully_Prudhomme ​al kiu oni atribuis, en 1901, la unuan Nobel-Premion por Literaturo, iom surprizante ĉiujn kiuj atendis aliajn nomojn, certe pli meritoplenajn (se diri kelkajn: Lev Tolstoj, Émile Zola). Sed estas… Legu plu Sully Prudhomme

Homoj

Ludwig Boltzmann

La 5-a de septembro estas la datreveno de la tragedia morto (li pendigis sin, pro nekonataj kialoj, dum li libertempis kun la familio en Duino apud Triesto) de la aŭstria fizikisto, matematikisto kaj filozofo Ludwig Eduard Boltzmann (1844- 1906) eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Boltzmann ​Boltzmann estis elstara teoria fizikisto, en la kampoj de termodinamiko, de statistika mekaniko kaj de elektromagnetismo;… Legu plu Ludwig Boltzmann

Objektoj

Obelisko de Aksumo

Post la itala konkero de Etiopio (kiu tiam estis nomata Abisenujo) www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/23/faccetta-nera/ ​la itala faŝista Registaro deprenis el la sankta urbo Aksumo (Axum) bazaltan steleon (obeliskon) de la 4-a/ 1-a jarcento p. K. kun kvarangula sekco eo.wikipedia.org/wiki/Obelisko_de_Aksumo altan 23,40 metrojn kaj pezan ĉirkaŭ 150 mil kilogramojn, kaj ĝin transportigis al Romo kiel militan akiraĵon, starigante… Legu plu Obelisko de Aksumo

Objektoj

Karuselo de l’Saraceno

La antaŭlastan sabaton de junio kaj la unuan dimanĉon de septembro (ĉi-jare, la unua dimanĉo de septembro estas ĝuste hodiaŭ la 2-a de septembro 2018) okazas en Arezzo/ Areco (Toskanio, centra Italio), en la “Piazza Grande” (Granda Placo), la tradicia “Giostra del Saracino” (Turniro aŭ Karuselo de l’ Saraceno) it.wikipedia.org/wiki/Giostra_del_Saracino_(Arezzo) www.ilturista.info/blog/12261-La_Giostra_del_Saracino_ad_Arezzo/ je mezepoka deveno; parolas… Legu plu Karuselo de l’Saraceno

Homoj

Marcello Candia

La 31-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1983) de la itala entreprenisto kaj laika misiisto Marcello Candia (1916-1983) it.wikipedia.org/wiki/Marcello_Candia ​proklamita “venerabile” (respekteginda) de la katolika Eklezio la 9-an de julio2014. ​Akirinte tri magistrajn titolojn (pri kemio, farmacio kaj biologio), kaj prizorginte dum multaj jaroj entreprenon pri karbona acido, en 1961 li… Legu plu Marcello Candia