Eventoj · Homoj

Aladino Govoni

La 24-a de marto estas la datreveno de la masakro (en 1944) de la Ardeaj Kavernoj, fare de la nazioj kiuj okupadis Romon, eo.wikipedia.org/wiki/Masakro_de_la_Ardeaj_Kavernoj pro reprezalio al partizana bombatenco. Inter la 335 viktimoj de tiu masakro estis Aladino Govoni (1908-1944), it.wikipedia.org/wiki/Aladino_Govoni filo de la poeto Corrado Govoni (1884-1965), it.wikipedia.org/wiki/Corrado_Govoni pri kiu mi parolis la 29-an… Legu plu Aladino Govoni

Homoj

Salvatore Di Giacomo

La 12-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1860) de la napola poeto kaj verkisto Salvatore Di Giacomo (1860-1934), it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Di_Giacomo konata ĉefe kiel aŭtoro de la vortoj de kelkaj el la plej famaj kanzonoj de la napola repertuaro, kvankam la koncernato pliŝatis esti memorigata prefere pro la poeziaĵoj kaj la teatraĵo “Assunta… Legu plu Salvatore Di Giacomo

Objektoj · Homoj

La masko

Hodiaŭ, en la karnavala ĵaŭdo, mi prezentas (en roma dialekto, kaj en ĝia traduko al Esperanto) poeziaĵon de la roma poeto Carlo Alberto Salustri (1871-1950), konata per la pseŭdonimo Trilussa (anagramo de Salustri). it.wikipedia.org/wiki/Trilussa (Bedaŭrinde, ankoraŭ ne ekzistas Vikipedia paĝo en Esperanto pri Trilussa, kvankam multaj liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto). Mi jam parolis… Legu plu La masko

Homoj

Pietro Bembo

La 18-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1547) de la itala (venecia) humanisto, verkisto, gramatikisto, tradukisto, historiisto kaj kardinalo Pietro Bembo (1470-1547). eo.wikipedia.org/wiki/Pietro_Bembo Profunda konanto de latino kaj de la greka, bibliotekisto de la Biblioteko “Marciana” de Venecio Biblioteca Nazionale Marciana aktiva kunlaborinto de la eldona programo de Aldo Manuzio (1449-1515),… Legu plu Pietro Bembo