Homoj

Torna a Surriento

La 4-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1875) de la napola muzikisto Ernesto De Curtis (1875-1937) it.wikipedia.org/wiki/Ernesto_De_Curtis ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) ​aŭtoro de la muziko de famaj kanzonoj, jen en napola dialekto (“Voce ‘e notte”, “Torna a Surriento”) jen en la itala (“Non ti scordar di me”),… Legu plu Torna a Surriento

Homoj

Giovanni Marradi

La 21-an de septembro estas la datreveno de la nakiĝo (en 1852) de la toskana poeto kaj verkisto Giovanni Marradi (1852-1922) it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Marradi ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) ​Unu lia poeziaĵo (“Caduta di foglie” – Falo de folioj) estis tradukita al Esperanto de Luigi Minnaja por la “Itala Antologio”, sed restis nepublikigita, ĉar… Legu plu Giovanni Marradi

Eventoj

Augusteo

Unu el la plej popularaj festotagoj en Italio, observata en plej strikta maniero, estas la aŭgustomeza (15-a) tago, kiu en la itala nomiĝas “ferragosto”, celebrata ekde la jaro 18 a. K, kiam la imperiestro Gaius Iulius Caesar Octavianus Augustus (Kajo Julio Cezaro Oktaviano Aŭgusto) it.wikipedia.org/wiki/Augusto eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADgusto_Cezaro deklaris festa la tutan monaton, kiu de li alprenis… Legu plu Augusteo

Homoj

Domenico Modugno

La 6-an de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1994) de la itala (apulia, ne sicilia, kiel ofte oni opinias) kantaŭtoro, aktoro kaj radikala politikisto Domenico Modugno (1928-1994) it.wikipedia.org/wiki/Domenico_Modugno ​(nekredeble, ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) mondkonata precipe kiel aŭtoro (kune kun Franco Migliacci) kaj interpretisto de la kanzono “Nel blu… Legu plu Domenico Modugno

Homoj

Francesco Berni

La 26-an de majo estas la datreveno de la morto (en 1535) de la toskana poeto kaj verkisto Francesco Berni (1497-1535) it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Berni Lia beletra produktaro (tre ampleksa, malgraŭ la mallonga vivo de nuraj 38 jeroj) naskis burleskan ĝenron nomitan, laŭ lia nomo, “berneska”; ekzemplo pri ĝi estas la soneto kiun mi transskribas, “Lode dell’aver moglie”,… Legu plu Francesco Berni

Homoj

Franz Jonas

La 24-an de aprilo estas la datreveno de morto (en 1974) de la aŭstria (ĉeĥ-devena) sindikatestro kaj socialdemokrata politikisto Franz Jonas (1899-1974) it.wikipedia.org/wiki/Franz_Jonas eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Jonas ​Prezidanto de Aŭstria Respubliko de la 23-a de majo 1965 ĝis la 24-a de aprilo 1974, Urbestro de Vieno de 1951 ĝis 1965, esperantisto. ​Pri lia intensa esperantista agado, oni povas… Legu plu Franz Jonas

Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj · Homoj

Giuseppe Peano

La 20-an de aprilo 1932 (sed en la nekrologo markita per la siglo B.M., tio estas Bruno Migliorini, en “L’Esperanto” 1932-8/9, p.2, oni parolas pri la 19-a de aprilo) mortis en Torino la piemonta matematikisto kaj lingvisto Giuseppe Peano (1858-1932) it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Peano eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Peano fama, krom pro pluraj fundamentaj intuicioj kaj pruvoj en la kampoj de matematiko… Legu plu Giuseppe Peano