Homoj

Michel de Montaigne

La 13-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1592) de la franca filozofo, verkisto kaj politikisto Michel Eyquem de Montaigne, simple konata kiel Michel de Montaigne (1533-1592) eo.wikipedia.org/wiki/Michel_de_Montaigne ​fama precipe pro tri volumoj da “Essais” (Eseoj), enhavantaj liajn filozofiajn meditojn pri la homa animo kaj kontraŭ ĉia dogmemo, egale ĉu ĝi estas religia… Legu plu Michel de Montaigne

Homoj

Valerio Abbondio

La 13-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1958) de la ital-lingva svisa poeto Valerio Abbondio (1891-1958) it.wikipedia.org/wiki/Valerio_Abbondio verdire nekonata en Italio (samkiel la tuta kulturo de ital-lingva Svislando). ​Kvin liaj (mallongaj) poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto de Kálmán Kalocsay, kaj publikigitaj unue (1939) en la “Svisa Antologio – Tiĉina parto” de… Legu plu Valerio Abbondio

Homoj

Paul Claudel

​La 6-a de aŭgusto estas la 150-a datreveno de la naskiĝo de la franca poeto, dramverkisto kaj diplomato Paul Claudel (1868-1955) eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Claudel ​Figuro tre kompleksa kaj pridebatata (sur la ideologia, politika, religia ebeno), li pasis de materiismo (al kiu li aliĝis pro influo de Arthur Rimbaud) al la katolika religia kredo, kiun li defendis en… Legu plu Paul Claudel

Homoj

Guy de Maupassant

  La 5-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la franca verkisto, ĵurnalisto kaj poeto Guy de Maupassant (1850-1893) it.wikipedia.org/wiki/Guy_de_Maupassant konsiderata unu el la patroj de la moderna rakonto. Li estas fama precipe pro la rakonto “Boule de Suif”, kaj pro la romanoj “Une vie”, “Bel-Ami” (kiu havis 37 represojn… Legu plu Guy de Maupassant

Homoj

Hans Fallada

La 21-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1893) de la germana verkisto Rudolf Wilhelm Friedrich Ditzen, konata per la pseŭdonimo Hans Fallada (1893 – 1947) eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Fallada ​fama precipe pro la romanoj “Kleiner Mann, was nun?” (Malgranda homo, kio nun?) de 1932 kaj “Jeder stirbt für sich allein” (Ĉiu mortas tute sola)… Legu plu Hans Fallada

Homoj

Giacomo Leopardi

La 29-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1798) de Giacomo Leopardi (1798-1837) eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Leopardi eble la plej granda itala poeto post Dante Alighieri, sed ankaŭ filozofo, verkisto, filologo kaj lingvisto (ecoj grandparte nekonataj al la amasa publiko, kiu maksimume havas malprecizan ideon pri lia “pesimismo”, interalie tute pridiskutinda). Mi plurfoje havos la… Legu plu Giacomo Leopardi

Homoj

Silvio Pellico

La 25-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1789) de la itala (piemonta) verkisto, poeto kaj patrioto Silvio Pellico (1789-1854) it.wikipedia.org/wiki/Silvio_Pellico (ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), konata precipe kiel aŭtoro de la libro “Le mie prigioni” (Miaj malliberejoj, aŭ Mia mallibereco), en kiu li priskribis sian malmolan kaptitecon (pro la… Legu plu Silvio Pellico