Eventoj

Kvin Tagoj de Milano

La 18-an de marto 1848 komenciĝis la insurekcio de Milano kontraŭ la aŭstra regado en la Lombarda-Venetia Regno, konata kiel “la kvin Tagoj de Milano” ĉar ĝi daŭris kvin tagojn (de la 18-a ĝis la 22-a de marto). it.wikipedia.org/wiki/Cinque_giornate_di_Milano (Ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto). La insurekcio de Milano enŝoviĝis en vicon da… Legu plu Kvin Tagoj de Milano

Homoj

Silvio Pellico

La 25-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1789) de la itala (piemonta) verkisto, poeto kaj patrioto Silvio Pellico (1789-1854) it.wikipedia.org/wiki/Silvio_Pellico (ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), konata precipe kiel aŭtoro de la libro “Le mie prigioni” (Miaj malliberejoj, aŭ Mia mallibereco), en kiu li priskribis sian malmolan kaptitecon (pro la… Legu plu Silvio Pellico

Homoj

Charles-Maurice de Talleyrand

La 17-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1838) de la franca nobelo, episkopo, diplomato kaj politikisto Charles-Maurice de Talleyrand-Périgord, konata kiel Charles-Maurice de Talleyrand (1754-1838) eo.wikipedia.org/wiki/Charles-Maurice_de_Talleyrand it.wikipedia.org/wiki/Charles-Maurice_de_Talleyrand-P%C3%A9rigord ​konsiderata la plej granda elstarulo de la tiel dirita “kameleonismo” (ŝanĝiĝemo laŭ la cirkonstancoj): li sukcesis servi, de fojo al fojo, la monarkion de… Legu plu Charles-Maurice de Talleyrand