Homoj

Poliziano

La 29-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1494, eble pro venenigo per arseniko) de la toskana poeto, humanisto kaj filologo Agnolo (Angelo) Ambrogini (1454-1494), dirita Poliziano el la latina nomo de la naskiĝloko (Mons Politianus, hodiaŭ Montepulciano en provinco Sieno it.wikipedia.org/wiki/Agnolo_Poliziano ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) ​konata, krom… Legu plu Poliziano

Homoj

Jovanotti

La 27-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1966) de la itala kantaŭtoro Lorenzo Cherubini, konata per la artista nomo Jovanotti (deveninta el preseraro: ĝi estus devinta esti “Joe Vanotti”) it.wikipedia.org/wiki/Jovanotti eo.wikipedia.org/wiki/Jovanotti ŝatata precipe de la gejunuloj, ĉefe pro liaj plenumoj de “rep-muziko”. Post ludema komenco (datiĝas de tiu periodo, ekzemple, la… Legu plu Jovanotti

Homoj

Folke Bernardotte

La 17-an de septembro estas la datreveno de la tragedia morto (en 1948) de la sveda grafo Folke Bernadotte (1895-1948) it.wikipedia.org/wiki/Folke_Bernadotte eo.wikipedia.org/wiki/Folke_Bernadotte ​Vicprezidanto kaj poste Prezidanto de la sveda Ruĝa Kruco, fama ĉar dum la dua mondmilito li atingis la liberigon de pluraj miloj da nordlandaj civilaj internigitoj el la germanaj koncentrejoj (inkluzive de 450… Legu plu Folke Bernardotte

Homoj

Petr Bezruč

La 15-an de septembro 2017 estas la 150-jara datreveno de la naskiĝo de la ĉeĥa poeto Vladimír Vašek, konata per la pseŭdonimo Petr Bezruč (1867-1958) it.wikipedia.org/wiki/Petr_Bezru%C4%8D eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Bezru%C4%8D ​fama ĉefe pro la poemkolekto “Slezské písně” (“Sileziaj kantoj”), komence publikigita en 1909 kaj poste plurfoje pliampleksigita. ​La verko estas densa je patriotaj valoroj, opozicie al la habsburga… Legu plu Petr Bezruč

Homoj

Italo Svevo

La 13-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1928) de la triesta itallingva verkisto laŭ hebrea deveno Aron Hector Schmitz, konata per la pseŭdonimo Italo Svevo (1861-1928) it.wikipedia.org/wiki/Italo_Svevo eo.wikipedia.org/wiki/Italo_Svevo naskiĝinta en Triesto kam tiu urbo estis aŭstra, kaj restinta aŭstra civitano dum la unua mondmilito (li alprenis la italan civitanecon, modifante sian… Legu plu Italo Svevo

Homoj

Franco Fortini

La 10-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1917, antaŭ precize 100 jaroj) de la florenca poeto kaj eseisto laŭ hebrea deveno Franco Fortini (1917-1994) it.wikipedia.org/wiki/Franco_Fortini ​Tri liaj poeziaĵoj aperis, en la Esperanta traduko de Carlo Minnaja (paĝoj 231-234), en la volumo “Enlumas min senlimo”, LF-koop, 1990: Canto degli ultimi partigiani –… Legu plu Franco Fortini

Eventoj

Sezona migrado

Se, en Italio, oni ekdiras: “Septembro…”, tuj leviĝas koruso el voĉoj kiu daŭrigas: “migru ni. Sezon’ konvenas”, kompletigante la komencan verson de la poeziaĵo de Gabriele D’Annunzio (1863-1938) “I pastori” – La paŝtistoj. Tiu poeziaĵo estas, laŭ mia opinio, la plej bela de D’Annunzio, kiu en ĝi flankenmetas la eposajn tonojn, parolante, kontraŭe, en amema… Legu plu Sezona migrado