Homoj

Guy de Maupassant

  La 5-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la franca verkisto, ĵurnalisto kaj poeto Guy de Maupassant (1850-1893) it.wikipedia.org/wiki/Guy_de_Maupassant konsiderata unu el la patroj de la moderna rakonto. Li estas fama precipe pro la rakonto “Boule de Suif”, kaj pro la romanoj “Une vie”, “Bel-Ami” (kiu havis 37 represojn… Legu plu Guy de Maupassant

Objektoj

Kisoj Katulo

La 6-an de julio 2018, parolante pri la “Monda Tago de Kiso” www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/07/30/bacio/ ​mi antaŭanoncis poeziaĵon pri kisoj de la latina poeto Gaius Valerius Catullus, en Esperanto Katulo (84 a.K.- 54 a.K.) eo.wikipedia.org/wiki/Katulo al sia amatino Lesbia; jen ĝi, en latino, en la itala, kaj en duobla traduko al Esperanto de Kálmán Kalocsay. ​En alia… Legu plu Kisoj Katulo

Objektoj

Ĥromiso

Unu el la plej malnovaj napolaj kanzonoj (ĝi datiĝas de la fino de 1700) estas tarantelo de nekonata aŭtoro (senbaze atribuita al Guglielmo Cottrau), titolita “Lo guarracino”: temas pri la napoldialekta nomo de la fiŝo “Chromis chromis”, en la itala “castagnola nera”, en Esperanto “ĥromiso” www.youtube.com/watch?v=IpL9uCSE62c ​(kantas Roberto Murolo) Rakontas la kanzono, ke la fiŝo… Legu plu Ĥromiso

Lokoj

Camaldoli

La Ermitejo de Camaldoli (elp. Kamàldoli), administracie situanta en la Komunumo Ponte a Poppi it.wikipedia.org/wiki/Eremo_di_Camaldoli (Kazentino, provinco de Arezzo/ Areco, Toskanio, centra Italio: la nomo estas la kuntiriĝo de “Campus Malduli,” maldensejo en la kazentina arbarego donacita de iu Maldulus) estis nek la unua nek la lasta el tiuj, kie vivis la ravenano Sankta Romualdo (ĉirkaŭ… Legu plu Camaldoli

Lokoj

Val Camonica

La unua itala ejo deklarita de UNESKO (jam en 1979) “riĉaĵo de la homaro” estas la tutaĵo de la sur-rokaj gravuraĵoj de Val Camonica (Kamuna Valo) it.wikipedia.org/wiki/Incisioni_rupestri_della_Val_Camonica (ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto) en orienta Lombardio (provinco Brescia/ Breŝa, kaj malgrandparte provincoBergamo). La Valo (ĉirkaŭ 1.500 kvadrataj kilometroj, 100.000 loĝantoj) prenas sian nomon… Legu plu Val Camonica

Homoj

Edoardo Bennato

La 23-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1946) de la itala (napola) kantaŭtoro Edoardo Bennato it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Bennato (Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). Tute ne sentaŭga (li estas magistro pri arkitekturo, kaj liaj tekstoj estas studataj en la italaj lernejoj), li verkas malsanktigajn tekstojn (tamen, neniam defalante al vulgareco), kiuj… Legu plu Edoardo Bennato