Homoj

Fernando Pessoa

La 13-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1888) de la portugala poeto kaj verkisto Fernando António Nogueira Pessoa (1888-1935), eo.wikipedia.org/wiki/Fernando_Pessoa konsiderata unu el la plej gravaj poetoj en portugala lingvo. Pri li oni povas mencii plurajn kuriozaĵojn: – li naskiĝis en Lisbono, en la festotago de Sankta Antono de Padovo, kiu… Legu plu Fernando Pessoa

Eventoj · Lokoj

Campaldino

La 11-a de junio estas la datreveno de la batalo de Campaldino (1289), eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Campaldino en kiu la gelfoj subtenantoj de la Papo (ĉefe florencanoj, sed ankaŭ civitanoj de Bolonjo, Prato, Lukko, Pistojo, Sieno), gviditaj interalie de Corso Donati, Dino Compagni venkis la gibelinojn subtenantojn de la Imperiestro (ĉefe arecanojn), gviditajn de la Episkopo de Areco… Legu plu Campaldino

Lokoj

Moresnet

La 28-an de januaro 2019 la Poŝto de Belgio eldonis filatelan folieton (kun klarigoj en la franca, la germana, la nederlanda kaj Esperanto), por memorigi la unuajarcentan datrevenon de la anekso (laŭvorte, “reveno”) de mikroskopa “Ŝtato”, ekzistinta de 1816 ĝis 1919: Moresnet, strio da teritorio el ĉirkaŭ 3,5 kvadrataj kilometroj, pridisputita de Prusio (poste Germanio)… Legu plu Moresnet