Homoj

Georges Courteline

La 25-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la franca verkisto Georges Victor Marcel Moinaux, konata per la pseŭdonimo Georges Courteline (1858-1929) it.wikipedia.org/wiki/Georges_Courteline aŭtoro de ridigaj teatraĵoj kaj romanoj, kiuj mokas la altburĝan parizan societon (armeon, oficistaron, juĝistaron), kun tekstoj kiuj antaŭiras la teatron de absurdo de Eugen Ionesco. Eugen… Legu plu Georges Courteline

Eventoj

Operaco Barbaroso

La 22-an de junio 1941 nazia Germanio, sen milita deklaro kaj malgraŭ la ekzisto de Pakto pri ne-agreso (Ribbentrop-Molotov), kiu estis ebliginta la dispartigon de Pollando, eo.wikipedia.org/wiki/Pakto_Ribbentrop-Molotov invadis Sovetan Union, per tiu, kiu estis nomita “Operaco Barbaroso” (“Unternehmen Barbarossa” en la germana, “Операция Барбаросса” en la rusa). eo.wikipedia.org/wiki/Operaco_Barbaroso Ni ĉiuj scias, kiel la afero finiĝis:… Legu plu Operaco Barbaroso

Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj · Homoj

Rifuĝintoj

La 20-an de junio oni solenas la Mondan Tagon de Rifuĝinto, ĉiujaran rendevuon volitan de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por sentivigi la publikan opinion pri la kondiĉo (ofte nekonata aŭ eĉ ignorata) de la milionoj da rifuĝintoj, kiuj, devigitaj forkuri el militoj kaj perfortoj, forlasas sian domon kaj ĉion, kio estis parto de… Legu plu Rifuĝintoj