Homoj

Rosa Luxemburg

La 5-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1871) de Róża Luksemburg, filozofino, ekonomikistino kaj revoluciulino, polino laŭ juda deveno, fariĝinta germana civitanino pro edziniĝo, kaj konata per la germana nomo Rosa Luxemburg, en Esperanto Roza Luksemburg aŭ Roza Luksemburgo (1871-1919). eo.wikipedia.org/wiki/Roza_Luksemburg  Studulino de Karl Marx, teoriulino de revolucia socialismo, inspirantino de… Legu plu Rosa Luxemburg

Homoj

Gabriele D’Annunzio

La 1-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1938) de Gabriele D’Annunzio (1863-1938), eo.wikipedia.org/wiki/Gabriele_D'Annunzio poeto, verkisto, militisto kaj politikisto. Jam plurfoje mi parolis pri li; hodiaŭ mi limiĝas transskribi, kun traduko al Esperanto, unu lian poeziaĵon. Mi aldonas portreton de D’Annunzio, el poŝtmarko eldonita en 1920 dum la “Reggenza Italiana del Carnaro”… Legu plu Gabriele D’Annunzio

Homoj

Alphonse de Lamartine

La 28-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1869) de la franca poeto, verkisto, historiisto kaj politikisto Alphonse Marie Louis de Prat de Lamartine, konata kiel Alphonse de Lamartine (1790-1869). eo.wikipedia.org/wiki/Alphonse_de_Lamartine Lamartine estas fama precipe pro siaj poeziaĵoj, en kiujn li kunfandis la elegian tradicion de la dekoka jarcento kun la nova… Legu plu Alphonse de Lamartine

Homoj

Enrico Caruso

La 25-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1873) de la napola  tenoro Enrico Caruso (1873-1921), eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Caruso aktiva precipe en Ameriko, post kiam en 1901 liaj samcivitanoj (neniu profeto estas honorata en sia patrolando!) fajfe malaprobis ĉe la Teatro “San Carlo” de Napolo lian plenumon de “La eliksiro de amo”. Caruso neniam… Legu plu Enrico Caruso

Homoj

Gotthold Ephraim Lessing

La 15-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1781) de la germana verkisto, dramisto kaj filozofo Gotthold Ephraim Lessing (1729-1781), eo.wikipedia.org/wiki/Gotthold_Ephraim_Lessing fama precipe pro la drama poemo “Nathan der Weise” (Natan la saĝulo), inspirita al klerismaj idealoj de solidareco kaj toleremo. De tiu dramo, estas aparte konata la “Parabolo de la tri… Legu plu Gotthold Ephraim Lessing