Eventoj · Homoj

J’accuse (Zola)

La 13-an de januaro 1898 la franca ĵurnalisto kaj verkisto Émile Zola (1840-1902) publikigis en la socialista gazeto “L’Aurore” malfermitan leteron, titolitan “J’Accuse!” (Mi akuzas!),  eo.wikipedia.org/wiki/J%27accuse per kiu li denuncis la arbitrojn plenumitajn dum la proceso kontraŭ la franca kapitano laŭ hebrea deveno Alfred Dreyfus (1859-1935), eo.wikipedia.org/wiki/Alfred_Dreyfus maljuste kondamnita pro ŝtatperfido. Kuriozaĵo: pro tiu letero,… Legu plu J’accuse (Zola)

Homoj

Émile Zola

La 29-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1902) de la franca verkisto kaj ĵurnalisto Émile Zola (1840-1902), eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89mile_Zola fama precipe pro lia “akuza akto” okaze de la tiel dirita “Afero Dreyfus” (La komenca esprimo de lia malfermita letero, J’accuse (= Mi akuzas), fariĝis proverbeca eo.wikipedia.org/wiki/J'accuse ) Kiel ofte okazas, la figuro… Legu plu Émile Zola

Homoj

Sully Prudhomme

La 6-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1907) de la franca poeto René François Armand Prudhomme, dirita Sully Prudhomme (1839-1907) eo.wikipedia.org/wiki/Sully_Prudhomme ​al kiu oni atribuis, en 1901, la unuan Nobel-Premion por Literaturo, iom surprizante ĉiujn kiuj atendis aliajn nomojn, certe pli meritoplenajn (se diri kelkajn: Lev Tolstoj, Émile Zola). Sed estas… Legu plu Sully Prudhomme

Homoj

Guy de Maupassant

  La 5-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la franca verkisto, ĵurnalisto kaj poeto Guy de Maupassant (1850-1893) it.wikipedia.org/wiki/Guy_de_Maupassant konsiderata unu el la patroj de la moderna rakonto. Li estas fama precipe pro la rakonto “Boule de Suif”, kaj pro la romanoj “Une vie”, “Bel-Ami” (kiu havis 37 represojn… Legu plu Guy de Maupassant