Homoj

Johano Bokaĉo

La 16-an de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1313) de la itala (toskana) verkisto, humanisto kaj filologo Giovanni Boccaccio (1313-1375), en Esperanto Johano Bokaĉo it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Boccaccio eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Boccaccio ​unu el la tri “kolonoj” (kun Dante Alighieri kaj Francesco Petrarca) de la itala lingvo kaj literaturo, konata precipe pro la novelaro “Dekamerono”, kies enhavo naskis… Legu plu Johano Bokaĉo

Eventoj

Vespri siciliani – siciliaj vesproj

​La Postpaskan Lundon de 1282 (tiujare, la 30-an de marto, ĉar Pasko estis okazinta la 29-an de marto), ekplodis en Palermo (je la horo de la Vesproj, t.e. de la vespera preĝado) la popola ribelo kontraŭ la anĵua (franca) regado, konata kiel “La siciliaj Vesproj”, laŭ la krio “mora, mora!” (t..e.: mortu, mortu!”): it.wikipedia.org/wiki/Vespri_siciliani eo.wikipedia.org/wiki/Sicilia_vespro… Legu plu Vespri siciliani – siciliaj vesproj

Homoj

Ignazio Buttitta

La 5-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1997) de la sicilia dialekta poeto Ignazio Buttitta (1899-1997) it.wikipedia.org/wiki/Ignazio_Buttitta Estas aparte kara al la esperantistoj lia poeziaĵo “Lingua e dialettu” (Lingvo kaj dialekto), kiu ricevis multajn versiojn en Esperanto, tutajn aŭ partajn (Giuseppe Valente, Antonio De Salvo, Filippo Franceschi, Nicola Minnaja 2 fojojn).… Legu plu Ignazio Buttitta

Homoj

Julio Cezaro – le idi di marzo

La 15-a de marto (la“Martaj Iduoj”) estas la datreveno de la murdo, en 44 a.K. it.wikipedia.org/wiki/Cesaricidio de Gaius Iulius Caesar (Kajo Julio Cezaro) it.wikipedia.org/wiki/Gaio_Giulio_Cesare eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Cezaro fare de grupo da komplotintoj estrataj de Brutus (Bruto) kaj Cassius (Kasjo). La personulo kaj la evento estas tiom konataj, ke prezento ne estas bezonata; mi limiĝas memorigi ke Dante… Legu plu Julio Cezaro – le idi di marzo