Homoj

Fabrizio De André

La 11-an de januaro estas la datreveno de la morto (en 1999) de la itala (ĝenova) kantaŭtoro Fabrizio De André (1940-1999) it.wikipedia.org/wiki/Fabrizio_De_Andr%C3%A9 eo.wikipedia.org/wiki/Fabrizio_De_Andr%C3%A9 Li estas konsiderata unu el la plej grandaj italaj kantaŭtoroj el ĉiuj tempoj, tiel ke la tekstoj de liaj kanzonoj (veraj poeziaĵoj) enestas en la lernejaj antologioj, kaj oni asertis, ke ne… Legu plu Fabrizio De André

Eventoj

Sermono de la Nacioj

Laŭ la katolika liturgio, kaj tiu de la Eklezioj kiuj sekvas la gregorian kalendaron Gregoria kalendaro la 6-an de januaro estas solenata la festo de la “Epifanio de la Sinjoro”, it.wikipedia.org/wiki/Epifania eo.wikipedia.org/wiki/Epifanio tio estas, la manifestiĝo de la dieco de Jesuo, aparte antaŭ la Reĝoj venintaj el Oriento adori lin. Ok tagojn post Epifanio, en… Legu plu Sermono de la Nacioj

Homoj

Alfredo Panzini

La 31-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1863) de la itala (romanja) verkisto, eseisto kaj vortaristo Alfredo Panzini (1863-1939) it.wikipedia.org/wiki/Alfredo_Panzini (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) konata, pli ol pro siaj rakontaj libroj (aparte: “Xantippe”, “Mi serĉas edzinon!”, “Ronda estas la mondo”, “La Madono de Panjo”) kaj pro siaj… Legu plu Alfredo Panzini

Homoj

Danilo Dolci

La 30-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1997) de la itala sociologo, poeto kaj aktivulo favore al neperforto kaj kontraŭ mafio Danilo Dolci (1924-1997) it.wikipedia.org/wiki/Danilo_Dolci eo.wikipedia.org/wiki/Danilo_Dolci kromnomita Gandhi de Sicilio. Mi sendas, pri liaj biografiaj sciigoj, al la paĝoj de Vikipedio (kaj mi ĝojas, ke sekve de mia atentigo oni starigis… Legu plu Danilo Dolci

Homoj

Salvatore Gambardella

La 29-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1911) de la napola muzikisto Salvatore Gambardella (1871-1911) it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Gambardella ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), ​aŭtoro de famaj napolaj kanzonoj (el la multaj: ‘O marenariello, Pusilleco addiruso, Comme facette mammeta, Lilì Kangy, Ninì Tirabusciò, Furturella, Quanno tramonta ‘o sole). ​Tre malriĉa, li… Legu plu Salvatore Gambardella

Homoj

Tomasi di Lampedusa

​La 23-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1896) de la itala (sicilia) verkisto Giuseppe Tomasi di Lampedusa (1896-1957) it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Tomasi_di_Lampedusa eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Tomasi_di_Lampedusa ​fama pro la romano “Il Gattopardo” (La Gepardo, aŭ La Ĉasleopardo, aŭ La Panterkato) it.wikipedia.org/wiki/Il_Gattopardo verkita kiam la aŭtoro havis jam 56 jarojn, kaj komence rifuzita de la gravaj Eldonejoj Mondadori… Legu plu Tomasi di Lampedusa