Eventoj

Bolonjo la 8-an de aŭgusto 1848

Dum la tri lastaj jaroj de mia kariero (2013-2015) mi deĵoris en Bolonjo, en la regiona oficejo de la Kortumo pri Kontoj, kies sidejo troviĝas en “placo 8-a de aŭgusto”. Unuamomente, mi restis perpleksa, ĉar la aŭgustadato kutime memorigata en Bolonjo estas alia, la 2-a de aŭgusto, datreveno de la masakro ĉe la stacidomo de… Legu plu Bolonjo la 8-an de aŭgusto 1848

Lokoj

Kinourbo

La 28-an de aprilo 1937 estis inaŭgurita en Romo, je la deka kilometro de la vojo “Tuscolana” (kiu kondukas al Frascati, la iama Tusculum), la “Città del Cinema” (Kinourbo), konata kiel “Cinecittà”, eo.wikipedia.org/wiki/Cinecitt%C3%A0 kies laboroj komenciĝis la 26-an de januaro 1936, post kiam en 1935 furioza brulego detruis la kinajn instalaĵojn de la filmokompanio “Cines”… Legu plu Kinourbo

Homoj

Józef Klemens Piłsudski

La 5-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1867) de la pola patrioto, politikisto kaj militisto Józef Klemens Piłsudski (1867-1935), konata kiel Marŝalo Piłsudski, eo.wikipedia.org/wiki/J%C3%B3zef_Pi%C5%82sudski konsiderata en Pollando nacia heroo, pro la kontraŭrusa revolucia agado dum la cara epoko, pro la rifuzo ĵuri fidelecon al la Centraj Imperioj (kiam en 1916 tiuj… Legu plu Józef Klemens Piłsudski

Eventoj

Kristala nokto

La svisa psikoanalizisto Carl Gustav Jung (1875-1961)  eo.wikipedia.org/wiki/Carl_Gustav_Jung prilaboris teorion, diritan “de sinkroneco”, laŭ kiu ŝajne ekzistas ligoj inter eventoj inter si sendependaj, kiuj tamen okazas en sama kunteksto, “samkiel du horloĝoj sinkronizitaj je la sama horo”. Temas kompreneble pri koincidoj, kvankam kuriozaj kaj eĉ impresaj (escepte se oni opinias, ke nenio okazas hazarde); sed… Legu plu Kristala nokto

Lokoj

Roma Villa Torlonia

Vilao Torlonia en Roma, laŭlonge de vojo Nomentana je malmultaj kilometroj de Pordo Pia, ne estas tre konata, sed ĝi havas kuriozan historion, rimarkindan parkon, kaj kelkajn artverkojn kaj arkeologiajn trovitaĵojn, kiu igas ĝin unika. La Vilao estis mendita en 1806 al arkitetto Giuseppe Valadier de Giovanni Raimondo Torlonia, membro de franca familio (Tourlonias) riĉiĝinta… Legu plu Roma Villa Torlonia