Homoj

Léopold Sédar Senghor

La 20-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 2001) de la franclingva senegala poeto kaj politikisto Léopold Sédar Senghor (1906-2001), eo.wikipedia.org/wiki/L%C3%A9opold_S%C3%A9dar_Senghor  fama pro sia batalo por rekono de la kontribuo, kiun Afriko havigis al la tutmonda civilizo, kaj por universala humanismo, en la paco kaj en la libero. Mi jam parolis pri… Legu plu Léopold Sédar Senghor

Homoj

Robert Louis Stevenson

La 4-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1894) de la skota verkisto kaj poeto Robert Louis Stevenson (1850-1894), eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Louis_Stevenson fama precipe pro la romanoj: – “Treasure Island” (Trezorinsulo); – “The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde” (Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde); – “Kidnapped” (Forkaptita). Sindediĉa al verkado ekde junaĝo… Legu plu Robert Louis Stevenson

Homoj

Giacomo Puccini

La 29-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1924) de la itala (toskana) komponisto Giacomo Puccini (1858-1924), eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Puccini fama precipe pro la operoj “La bohème”, “Tosca”, “Madama Butterfly” kaj “Turandot” (ĉi tiu lasta, nefinita pro la morto de la muzikisto, kaj kompletigita per du malsamaj finaĵoj, respektive de Franco Alfano kaj Luciano… Legu plu Giacomo Puccini

Homoj

Enrico Fermi

La 28-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1954) de la itala fizikisto (civitanigita usonano) Enrico Fermi (1901-1954), eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Fermi  Nobel-Premiito pri Fiziko en 1938, kun ĉi tiu motivado: «Pro liaj pruvoj pri la ekzisto de novaj radioaktivaj elementoj produktitaj de neŭtrona priradiado, kaj pro la malkovro de la nukleaj reakcioj estigitaj de… Legu plu Enrico Fermi

Homoj

Eros Sciorilli

La 25-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1911) de la itala (lombarda) muzikisto Eros Sciorilli (1911-1981), it.wikipedia.org/wiki/Eros_Sciorilli (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), aŭtoro de preskaŭ kvincent kanzonoj, el kiuj multaj eniris la historion de la itala leĝera muziko (precipe: “In cerca di te”, “La riva bianca, la riva… Legu plu Eros Sciorilli

Homoj

Abdus Salam

La 21-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1996) de la pakistana fizikisto Abdus Salam (1926-1996), it.wikipedia.org/wiki/Abdus_Salam (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), Nobel-Premiito pri Fiziko en 1979, unu el la fondintoj, kaj longatempe Direktoro, de la prestiĝa Internacia Centro pri Teoria Fiziko (International Centre for Theoretical Physics – ICTP)… Legu plu Abdus Salam