Objektoj · Homoj

Nylon

La 29-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1937, pro sinmortigo kaŭzita de deprimiteco, je nuraj 41 jaroj) de la usona kemiisto Wallace Hume Carothers (1896-1937), it.wikipedia.org/wiki/Wallace_Carothers pioniro en la kampo de sintezaj rezinoj (aparte, sinteza kaŭĉuko), inventinto en 1937 (ĉe la firmo Du Pont) de nilono (nylon), destinita revolucii la fakon… Legu plu Nylon

Objektoj

Informadiko

La peniga “socia distanciĝo”, kiun ni spertas, estus estinta tre pli neeltenebla antaŭ apenaŭ kelkaj jardekoj, kiam ne ekzistis la nunaj eblecoj de virtuala konekto. ​Mi transskribas (kun traduko al la itala) artikolon surondigitan la 4-an de aprilo 1976 de la Itala Radiotelevido-RAI  (Radio Roma-Esperanto) en la kadro de la elsendoj al eksterlando: tiutempe, la… Legu plu Informadiko

Homoj

Henry Vaughan

La 17-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1621) de la kimra poeto, metafizikisto, alkemiisto kaj mistikulo Henry Vaughan (1621-1695), eo.wikipedia.org/wiki/Henry_Vaughan fama pro sia sinteno fronte al la naturo, de naiva miro samkiel tiu de infano, kiu aprezas ĉion, kio ĉirkaŭas lin. Du poeziaĵoj tiritaj el la kolekto “Silex Scintillans” (titolo en… Legu plu Henry Vaughan

Homoj

Rosalba Carriera

La 15-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1757) de la venecia pentristino Rosalba Carriera (1673-1757) it.wikipedia.org/wiki/Rosalba_Carriera (ne ekzistas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto). Mi jam parolis pri ŝi la 7-an de oktobro 2017. Rosalba Carriera Mi transskribas, aldonante la tradukon al la itala, artikolon surondigitan de Radio Roma – Esperanto… Legu plu Rosalba Carriera

Homoj

Donato Bramante

La 11-a aprilo estas la datreveno de la morto (en 1514) de la itala arkitekto, pentristo kaj poeto Donato di Angelo di Pascuccio, dirita Bramante (1444-1514), eo.wikipedia.org/wiki/Donato_Bramante konata, interalie, pro la nerealigita projekto de rekonstruo de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano. Mi jam parolis pri li la 11-an de aprilo 2018. Donato Bramante… Legu plu Donato Bramante

Homoj

Claudio Magris

La 10-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1939) de la itala (triesta) verkisto, eseisto, tradukisto, profesoro kaj politikisto Claudio Magris, eo.wikipedia.org/wiki/Claudio_Magris inter la ĉefaj spertuloj pri mezeŭropa literaturo, kun aparta rigardo al la habsburga mito kaj al la juda vejno, kaj akramensa interpretanto de la triesta kaj landlima animo (ekzemple, en… Legu plu Claudio Magris