Homoj

Modesto della Porta

La 21-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la itala poeto Modesto Della Porta (1885-1938), it.wikipedia.org/wiki/Modesto_Della_Porta vivinta en la urbeto Guardiagrele (en la centr-itala regiono Abruzo), kaj verkinta en abruza dialekto (pli precize: en unu el la multaj abruzaj dialektoj). Renato Corsetti tradukis al Esperanto du liajn sonetojn, publikigitajn en… Legu plu Modesto della Porta

Homoj

Francesco Paolo Tosti

La 2-an de decembro estas la datreveno de la morto de la itala komponisto Francesco Paolo Tosti (1846-1916) it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Paolo_Tosti ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), konata precipe kiel aŭtoro de la muziko de du famaj napolaj kanzonoj: Marechiaro, laŭ teksto de Salvatore Di Giacomo Salvatore Di Giacomo (Catarì) ‘A vucchella, laŭ teksto de… Legu plu Francesco Paolo Tosti

Eventoj

Sezona migrado

Se, en Italio, oni ekdiras: “Septembro…”, tuj leviĝas koruso el voĉoj kiu daŭrigas: “migru ni. Sezon’ konvenas”, kompletigante la komencan verson de la poeziaĵo de Gabriele D’Annunzio (1863-1938) “I pastori” – La paŝtistoj. Tiu poeziaĵo estas, laŭ mia opinio, la plej bela de D’Annunzio, kiu en ĝi flankenmetas la eposajn tonojn, parolante, kontraŭe, en amema… Legu plu Sezona migrado

Eventoj · Lokoj

Marcinelle

La 8-an de aŭgusto 1956 okazis en Marcinelle (Belgio) mineja katastrofo it.wikipedia.org/wiki/Disastro_di_Marcinelle en kiu mortis 262 ministoj el 12 landoj: el ili, 136 estis italaj migrintoj, duone el Aprutio, la regiono de Ignazio Silone kaj de lia “Fontamara”. Ĉio komenciĝis la 20-an de junio 1946, per Interkonsento inter Italio kaj Belgio it.wikipedia.org/wiki/Protocollo_italo-belga Tuj post la… Legu plu Marcinelle