Sen kategorio

Aleardo Aleardi

La 14-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1812) de la itala poeto Gaetano Maria Aleardi, konata kiel Aleardo Aleardi (1812-1878) it.wikipedia.org/wiki/Aleardo_Aleardi (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). Malgraŭ la modesta poezia kvalito de la aŭtoro, en Esperanto ekzistas pluraj tradukoj de liaj verkoj (temas pri nemalofta fenomeno: oni malŝparas… Legu plu Aleardo Aleardi

Sen kategorio

Floretoj de Sankta Francisko

La 4-an de oktobro, en la liturgia festotago de Sankta Francisko el Asizo, estas preskaŭ devige paroli pri la “Floretoj de Sankta Francisko” (en la itala, Fioretti di San Francesco) eo.wikipedia.org/wiki/La_floretoj_de_Sankta_Francisko libro de duoble anonima aŭtoro, ĉar ĝi estas la traduko al vulgara itala lingvo (probable de la jaroj 1327/ 1340) de antaŭa verko en… Legu plu Floretoj de Sankta Francisko

Sen kategorio

Giuseppe Zoppi

La 18-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1952) de la itallingva svisa poeto, verkisto kaj literatura kritikisto Giuseppe Zoppi (1896-1952) de.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Zoppi ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). ​Profesoro (ekde 1931) pri itala lingvo kaj literaturo ĉe la Federacia Politekniko (ETH) de Zuriko, sur la katedro kiu estis de Francesco… Legu plu Giuseppe Zoppi

Sen kategorio

Konstantin Ciolkovskij

La 17-a de septembro (la 5-a de septembro laŭ la julia kalendaro, tiam valida en Rusio) estas la datreveno de la naskiĝo (en 1857) de la rusa sciencisto laŭ pola deveno (lia patro estis sendita al Siberio de la cara Registaro) Konstantin Eduardovič Ciolkovskij (1857-1935), konata en la pola kiel Konstanty Edward Ciołkowski, en la… Legu plu Konstantin Ciolkovskij

Sen kategorio

Czesław Miłosz

La 30-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1911) de la poeto kaj verkisto Czesław Miłosz (1911-2004), eo.wikipedia.org/wiki/Czes%C5%82aw_Mi%C5%82osz naskiĝinta en Šeteniai (tiam rusa, kelkatempe pola, hodiaŭ litova), vivinta en Pollando, Francio kaj Usono, unue kiel engaĝito en la pola komunista reĝimo, poste kiel opoziciulo al komunismo (pro tio, li estis difinita “perfidulo”,… Legu plu Czesław Miłosz

Sen kategorio

Claude Joseph Rouget de Lisle

La 10-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1760) de la franca poeto, komponisto kaj militisto Claude Joseph Rouget de Lisle (1760-1836) eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Joseph_Rouget_de_Lisle it.wikipedia.org/wiki/Claude_Joseph_Rouget_de_Lisle aŭtoro de la teksto kaj de la muziko de la militista marŝo “Chant de guerre pourl’Armée du Rhin” (Milita kanto por la Armeo de Rejno), tutmonde konata kiel… Legu plu Claude Joseph Rouget de Lisle