Objektoj · Homoj

O mia bela Madunina

La 15-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1974) de la itala (milana) muzikisto Giovanni D’Anzi (1906-1974) it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_D%27Anzi kies nomon malmultaj memoras, kvankam li estas la aŭtoro, interalie, de kanzono tre populara en Italio (tiel ke, malprave, ĝi estas opiniata kun tradicia deveno, dum ĝi havas naskiĝjaron, 1935): “O mia bela Madunina”… Legu plu O mia bela Madunina

Objektoj · Homoj

Salvatore Di Giacomo

La 5-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1934) de la napola poeto kaj verkisto Salvatore Di Giacomo (1860-1934), eo.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Di_Giacomo Mi jam parolis pri li plurfoje, laste la 12-an de marto 2019, en la datreveno de lia naskiĝo. Salvatore Di Giacomo Mi transskribas (en la napola dialekto, kaj en unu el la… Legu plu Salvatore Di Giacomo

Objektoj · Homoj

La Ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto

La 19-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1858) de la florenca verkisto de libroj por knaboj Luigi Bertelli (1858-1920) it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Bertelli konata per la pseŭdonimo “Vamba”, prenita el la romano “Ivanhoe” de Walter Scott (1771-1832). La elekto de tiu pseŭdonimo klare montras la karakteron de Bertelli: Vamba, ja, estis kortega pajaco, al… Legu plu La Ĵurnaleto de Joĉjo Tempesto

Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj · Objektoj

Greka pi

La 14-a de marto estas la “Internacia tago de π – greka pi”, dediĉita al matematiko. Mi kaptas la okazon por maldetale pritrakti la uzon de nombroj en la Biblio (Malnova kaj Nova Testamento). La apudmeto povas ŝajni nura preteksto, sed, multajn jarcentojn antaŭ Arkimedo, Biblio jam indikis, kun miriga proksimumeco (rondigita al 3), la… Legu plu Greka pi

Objektoj · Homoj

La masko

Hodiaŭ, en la karnavala ĵaŭdo, mi prezentas (en roma dialekto, kaj en ĝia traduko al Esperanto) poeziaĵon de la roma poeto Carlo Alberto Salustri (1871-1950), konata per la pseŭdonimo Trilussa (anagramo de Salustri). it.wikipedia.org/wiki/Trilussa (Bedaŭrinde, ankoraŭ ne ekzistas Vikipedia paĝo en Esperanto pri Trilussa, kvankam multaj liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto). Mi jam parolis… Legu plu La masko

Objektoj · Homoj

Nigra tamburado

La 26-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1878) de Edoardo Nicolardi (1878-1954) it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Nicolardi (ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) kies nomo estas probable nekonata de la publiko, sed kiu estas la aŭtoro de la vortoj de du famegaj napolaj kanzonoj: “Voce ‘e notte – Elnokta voĉo” kaj “Tammurriata nera… Legu plu Nigra tamburado