Eventoj

Novjartago

En la Novjara Tago, mi transskribas (en la roma dialekto, kaj en ĝia traduko al Esperanto) frandindan soneton de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), kiu ludas per la vortoj (“Buon Capo d’aglio”, laŭvorte Bonan Ajlokapon anstataŭ “Buon Capo d’anno”, Bonan Novjartagon), kaj precipe ruze referencas malnovan popolan kredon, laŭ kiu oni faros dum… Legu plu Novjartago

Eventoj

Tertremo de Mesino de 1908

La 28-an decembro 1908 katastrofa tertremo trafis la markolon de Mesino, eo.wikipedia.org/wiki/Tertremo_en_Italio_en_1908 www.youtube.com/watch?v=hSTdrwBn9IQ kaŭzante 80.000 mortintojn en Mesino (el 130.000 loĝantoj) kaj minimume 15.000 en la vidalvida Reggio di Calabria (el 45.000 loĝantoj). La okazintaĵo restis tiel vive en la kolektiva memoro, ke ankoraŭ nuntempe (post pli ol unu jarcento) en Mesino, kiam oni volas… Legu plu Tertremo de Mesino de 1908

Eventoj

Kristnasko

En la tago, en kiu la kristanaro solenas la Krist-naskon, mi transskribas poeziaĵon de la itala verkisto kaj poeto Alessandro Manzoni (1785-1873), en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto. Bildo: itala poŝtmarko de 1993 pro Kristnasko, laŭ skizo de Maria Carmela Perrini, kun la vivanta kripo de Corchiano/ Viterbo. www.ilturista.info/blog/11894-Il_presepe_vivente_di_Corchiano/  IL NATALE Qual… Legu plu Kristnasko

Eventoj · Homoj

Wilhelm von Tegetthoff

La 23-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1827) de la aŭstra admiralo (naskiĝinta en Marburg, nuntempe Maribor en Slovenio) Wilhelm von Tegetthoff (1827-1871), it.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_von_Tegetthoff fama ĉar li komandis la aŭstran-hungaran ŝiparon (heredinton de la Venecia Mararmeo, kie aktivis venetianoj, triestanoj, istrianoj kaj dalmatianoj) en la marbatalo de Lissa/ Vis (de la… Legu plu Wilhelm von Tegetthoff

Eventoj

Tridekjara milito

Historia kuriozaĵo. La tiel dirita “Tridekjara milito”, eo.wikipedia.org/wiki/Tridekjara_milito  kiu inter 1618 kaj 1648 dezertigis centran kaj nordan Eŭropon, teorie ankoraŭ ne finiĝis, malgraŭ la Traktatoj de Münster kaj de Osnabrück kaj la Paco de Vestfalio (1648) Formale, la militantoj batalis, unuflanke, por altrudi la katolikan konfesion, kaj aliflanke, por defendi la rajton je libero de… Legu plu Tridekjara milito

Eventoj

Internacia Tago Alikapablo

La 3-a de decembro estas la “International Day of Persons with Disabilities”, ĝis 2007 “International Day of Disabled Persons” (laŭvorte: Internacia Tago de Personoj kun Miskapableco), proklamita en 1992 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kun la celo antaŭenigi la rajtojn kaj la bonstaton de la malplikapabluloj. En 2006, la Konvencio pri la rajtoj… Legu plu Internacia Tago Alikapablo