Eventoj · Lokoj

Muro de Berlino

Kutime oni memorigas la tagon, en kiu, la 9-an de novembro 1989, okazis la tiel dirita “falo de la Muro de Berlino” (kiu, unuamomente, estis metafora “falo”, ĉar kompreneble la muro ne estis tuj malkonstruita, sed oni permesis la liberan transiron). Kontraŭe, oni malmulte memorigas la 13-an de aŭgusto 1961, kiam la Registaro de la… Legu plu Muro de Berlino

Homoj

William Blake

La 12-a de aùgusto estas la datreveno de la morto (en 1827) de la angla poeto, gravuristo kaj pentristo William Blake (1757-1827). eo.wikipedia.org/wiki/William_Blake Subtaksata dumvive, hodiaŭ Blake estas konsiderata grava por la poezio kaj la vidaj artoj (interalie, li realigis originalajn ilustraĵojn por la “Dia Komedio” de Dante Alighieri). Multaj liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al… Legu plu William Blake

Objektoj

Akordiono

“Akordiono” (aŭ “tir-harmoniko”) estas balga muzika instrumento, kies nomo devenas de la greka, jen en la itala vorto “fisarmonica” (ϕῦσα phȳsa, “blovo” aŭ “balgo” kaj ἁρμονικός harmonikòs, “harmonia”), jen en pluraj aliaj lingvoj (“accordéon” en la franca, “accordion” en la angla, “Akkordeon” en la germana, “akordiono” en Esperanto, el la greka  ἀχόρδιον aĥordion, “sen kordoj”).… Legu plu Akordiono

Eventoj

Bolonjo la 8-an de aŭgusto 1848

Dum la tri lastaj jaroj de mia kariero (2013-2015) mi deĵoris en Bolonjo, en la regiona oficejo de la Kortumo pri Kontoj, kies sidejo troviĝas en “placo 8-a de aŭgusto”. Unuamomente, mi restis perpleksa, ĉar la aŭgustadato kutime memorigata en Bolonjo estas alia, la 2-a de aŭgusto, datreveno de la masakro ĉe la stacidomo de… Legu plu Bolonjo la 8-an de aŭgusto 1848