Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj · Homoj

Ludoviko Lazaro Zamenhof

Antaŭ cent jaroj, la 14-an de aprilo 1917, mortis en Varsovio (tiam, ankoraŭ rusa) Ludoviko Lazaro Zamenhof, la elpensinto de Esperanto. Anstataŭ nekrologo, mi transskribas artikolon de Leono Zamenhof (frato de Ludoviko), el la “Rivista Italiana di Esperanto” 1930-1 (januaro 1930), kiu priskribas la ĉiutagan vivon de familio Zamenhof, kaj aldonas: – paĝon 5 de… Legu plu Ludoviko Lazaro Zamenhof

Homoj

Antonio Meucci

La 13-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1808) de la florenca inventisto Antonio Meucci (1808-1889) it.wikipedia.org/wiki/Antonio_Meucci eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Meucci fama pro la invento de aranĝaĵo kiu povas esti taksata la unua telefono, kvankam telefono estis patentita, pli frue, de la usona sciencisto laŭ skota deveno Alexander Graham Bell. Meucci, malriĉa migrinto al Usono,… Legu plu Antonio Meucci

Homoj

Pietro Metastasio

La 12-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1782) de la roma poeto kaj dramverkisto Pietro Trapassi (1698-1782), konata per la pseŭdonimo Pietro Metastasio, kiu tradukas en la grekan, nobeligante ĝin, la familian nomon Trapassi it.wikipedia.org/wiki/Pietro_Metastasio eo.wikipedia.org/wiki/Pietro_Metastasio Lerta versofaristo, aŭtoro de multnombraj sukcesaj melodramoj, li pasigis ĉe la Imperiestra Kortego de Vieno… Legu plu Pietro Metastasio

Homoj

Primo Levi

La 11-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1987) de la itala verkisto kaj poeto (laŭ hebrea deveno) Primo Levi (1919-1987) it.wikipedia.org/wiki/Primo_Levi eo.wikipedia.org/wiki/Primo_Levi Deportita al Auschwitz la 22-an de februaro 1944 (registrita per la numero 174.517), li akceptis labori kiel kemiisto ĉe fabriko por produkto de sinteza kaŭĉuko posedata de la germana… Legu plu Primo Levi

Homoj

Teilhard de Chardin

La 10-an de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1955) de la franca teologo kaj sciencisto Pierre Teilhard de Chardin (1881-1955) it.wikipedia.org/wiki/Pierre_Teilhard_de_Chardin eo.wikipedia.org/wiki/Pierre_Teilhard_de_Chardin Jezuita pastro, konata kiel evoluisma sciencisto kaj teologo, li estis kromnomita “la malpermesita jezuito” ĉar, klopodante akordigi la evoluisman teorion kun la doktrino de la prapeko, li esprimis opiniojn kiuj… Legu plu Teilhard de Chardin

Homoj

Patty Pravo

​La 9-an de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1948) de la venecia kantistino Nicoletta Strambelli, konata per la artista nomo Patty Pravo it.wikipedia.org/wiki/Patty_Pravo Dum en Esperanto la vorto “pravo” havas pozitivan valoron, en la (arkaika) itala lingvo ĝi havas kontraŭe valoron tre negativan, ĉar ĝi signifas (aŭ, pli ĝuste, signifis) “malbona”, kaj… Legu plu Patty Pravo

Objektoj

Divina Commedia – Dia Komedio

Laŭ la plej fidindaj rekonstruoj, la imagita vojaĝo en la transmodo rakontitita en la “Dia Komedio” it.wikipedia.org/wiki/Dante_Alighieri#Commedia eo.wikipedia.org/wiki/La_Divina_Commedia komenciĝis vendredon la 8-an de aprilo 1300. Jen kiel oni ĝisatingis la difinon de ĉi tiu dato. Antaŭ ĉio, la jaron oni eltiras el la unuaj versoj (Infero 1,1-3): En mezo de l’ vojaĝ’ de nia vivo… Legu plu Divina Commedia – Dia Komedio