Homoj

Napoleone III

La 20-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1808) de Charles-Louis-Napoléon Bonaparte (1808-1873), 

eo.wikipedia.org/wiki/Napoleono_la_3-a 

Prezidanto de la franca Respubliko de 1848 ĝis 1852, kaj Imperiestro de la francoj (kun la nomo Napoleono la 3-a) de 1852 ĝis 1870.

Li estis nevo de Napoleono la 1-a (ĉar filo de lia frato Louis), kvankam ĵusaj genetikaj studoj malkaŝis, ke aŭ li aŭ lia patro verŝajne estis nelaŭleĝaj filoj, ĉar ili ne  havis la saman DNA de Napoleono la 1-a.

Napoleono la 3-a peze influis (bone kaj malbone) la italan Releviĝon, ekde la franca interveno en 1849 kontraŭ la Roma Respubliko, pasante tra la italaj militoj por sendependiĝo (batalo de Solferino kaj San Martino, akiro al la Regno de Sardinio de Lombardio kaj Venetio, fordono al Francio de Nico kaj Savojo), la batalo de Mentana kontraŭ Garibaldi (1967), la ĝisosta defendo de la Papo ĝis nelonge antaŭ  la Breĉo de Pordo Pia.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al miaj artikoloj de la 9-a de februaro 2020

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/02/09/repubblica-romana/ 

kaj de la 24-a de junio 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/24/piccola-vedetta-lombarda/

Mi aldonas la bildon de la rajda monumento de Milano al Napoleono la 3-a, verko de Francesco Barzaghi (1839-1892).

La monumento havis turmentitan historion.

Decidita de la Komunumo de Milano en 1873, nur en 1927 ĝi havis definitivan lokiĝon en Parko Sempione (tamen, en nemulte videbla pozicio), pro la kontraŭstaro de la kontraŭklerikaluloj (kiuj ne pardonis, aparte, la francan intervenon en la batalon de Mentana), kaj de la patriotoj, kiuj riproĉis la fordonon al Francio de Nico kaj Savojo (Giuseppe Garibaldi, naskiĝinta en Nico, diris, ke oni igis lin “fremdulo en patrolando”).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *