Lokoj

Pompei

La 7-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1963) de la itala arkeologo Amedeo Maiuri (1886-1963),

it.wikipedia.org/wiki/Amedeo_Maiuri

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

fama pro la elfosaĵoj plenumitaj en Pompei.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 5-an de decembro 1936 de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Bildo: itala poŝtmarko de 1989, laŭ skizo de Emidio Vangelli.


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA-ESPERANTO, 5.12.1936

Pompei estas konstruita sur altaĵo, kiu leviĝas kvardekon da metroj super la marnivelo. Ĝi estas formita per la forfluaĵo elverŝita el la flankoj de vulkano Vezuvo, aŭ el ĝia kratero mem, dum la prahistoriaj tempoj. Sur ĉi tiun unuan tavolon, pliposte surmetiĝis teraj sternaĵoj, tofo kaj aliaj materialoj el vulkana naturo, miksitaj kun cindroj kaj ŝtonetoj, kiuj parte kovris kaj malakrigis la malglataĵojn de la primitiva lafo. La tereno prezentas krutan deklivon de nordo al sudo, en la direkto de la golfo de Napolo kaj de la lasta parto de la malsupra fluejo de rivero Sarno. La lafo-fluaĵo, haltinte abrupte, estis forminta, je la suda flanko, naturan kaj nesuprenireblan remparon kontraŭ la maro.

La eltrovo de Pompei okazis en la 15-a jarcento, sekve de tersanigaj laboroj, en la valo de Sarno. Fosante kanalon por elfluigi la akvon de la rivero, oni malkovris grandan nombron da surskribaĵoj kaj da konstruaĵoj kun muroj dekoraciitaj per freskoj. 

Tamen, la unua kaj vera esplorfosado estis komencita je la mezo de la 18-a jarcento, kaj de tiam ĝi progresis regule kaj preskaŭ seninterrompe. La esplorfosadoj de Pompei fariĝis iom post iom la plej grandioza entrepreno pri arkeologiaj esploradoj. 

Sed nur depost la jaro 1860 komenciĝis la esplorfosadoj metodaj, raciaj, plenumitaj kvartalon post kvartalo, ekfarante samtempe ŝirmajn kaj restarigajn laborojn.

La novaj elfosadoj estis plenumitaj de unu el la plej kompetentaj kleruloj de nia epoko, Profesoro Amedeo Maiuri.

Oni havis la okazon uzi en Pompei la plej diversajn esplormetodojn. Ili ŝanĝiĝis ne nur laŭ la teknikaj kaj sciencaj direktoj, kiuj progrese sin sekvis, sed ankaŭ laŭ la novaj postuloj de la arkeologiaj esploroj. Oni klopodas pli kaj pli konservi surloke ĉiujn trovitaĵojn, por doni la plejeble kompletan ideon pri la fizionomio de la domoj kaj de la antikva urbo. De la unua metodo, kiu simple konsistis el facilaj elterigaj laboroj, sen alia ajn celo krom reakiri artajn objektojn, iom post iom oni alvenis al metodo komplikita, malfacila, peniga, malrapida kaj multekosta. Oni klopodas konservi, remeti sur lokon kaj restarigi ĉion, kion oni malkovras.

°°°

(traduzione)

RADIO ROMA-ESPERANTO, 5.12.1936

Pompei è costruita su un’altura, che s’innalza una quarantina di metri sul livello del mare. È formata dal materiale riversato dai fianchi del vulcano Vesuvio, o dallo stesso cratere, in epoca preistorica. Su questo primo strato si sono sovrapposti strati di terra, tufo ed altri materiali di origine vulcanica, misti a cenere e lapilli, che in parte ricoprirono e levigarono le asperità della lava primitiva. Il terreno presenta un ripido pendio da nord a sud, in direzione del golfo di Napoli e dell’ultima parte del corso inferiore del fiume Sarno. La lava, fermatasi di colpo, aveva formato, sul lato sud, un bastione naturale e insuperabile contro il mare.

Il ritrovamento di Pompei ebbe luogo nel 15° secolo, a seguito di lavori di bonifica nella valle del Sarno. Scavando un canale per far defluire l’acqua del fiume, si scoprì un gran numero di scritte e di muri decorati di affreschi.

Tuttavia, la prima e vera campagna di scavo cominciò a metà del 18° secolo, e da allora è progredita regolarmente e quasi senza interruzioni. Gli scavi di Pompei divennero un po’ alla volta la più grandiosa impresa di ricerche archeologiche.

Ma solo dal 1860 iniziarono le ricerche metodiche, razionali, quartiere per quartiere, che si accompagnarono a lavori protettivi e di restauro.

I nuovi scavi sono stati condotti da uno dei più competenti esperti della nostra epoca, il Prof. Amedeo Maiuri.

Si è avuto modo di usare a Pompei i più disparati metodi di ricerca. Sono cambiati non solo in base ai diversi indirizzi tecnici e scientifici che progressivamente di sono succeduti, ma anche secondo le nuove esigenze delle ricerche archeologiche. Si cerca sempre più di conservare sul posto i reperti, per dare l’idea il più possibile completa della fisionomia delle case e dell’antica città. Dal primo metodo, che consisteva semplicemente in facili lavori di sbancamento, senza altro scopo che quello di recuperare aggetti d’arte, un po’ alla volta si è giunti ad un metodo complicato, difficile, lento e costoso. Si cerca di conservare, rimettere al suo posto e restaurare tutto quello che si scopre.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *