Homoj

Salvatore Di Giacomo

La 5-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1934) de la napola poeto kaj verkisto Salvatore Di Giacomo (1860-1934),

eo.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Di_Giacomo 

Mi jam parolis pri li plurfoje, laste la 5-an de aprilo 2020.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/04/05/salvatore-di-giacomo-3/ 

Mi transskribas (en la napola dialekto, kaj en la traduko al Esperanto) la poeziaĵon «Marzo» (Marto), konatan ankaŭ kiel «Catarì» (Katarina), muzikigitan de Mario Pasquale Costa.

Mi aldonas:

– malnovan karton kun la reklamo de la kanzono,

– p.10 de “L’esperanto” 1971-160/161, kun la traduko al Esperanto de la poeziaĵo.


CATARÌ  (MARZO)

Salvatore Di Giacomo, musica di Mario Pasquale Costa

www.youtube.com/watch?v=-g03RRg0kAw

Marzo: nu poco chiove

e n’ato ppoco stracqua

torna a chiòvere, schiove;

ride ‘o sole cu ll’acqua.

Mo nu cielo celeste,

mo n’aria cupa e nera,

mo d’ ‘o vierno ‘e ‘tempeste,

mo n’aria ‘e Primmavera.

N’auciello freddigliuso

aspetta ch’esce o sole,

ncopp’ ‘o tterreno nfuso

suspirano ‘e viole…

Catarì, che vuò cchiù?

Ntienneme, core mio,

Marzo, tu ‘o ssaje, si’ tu,

e st’auciello song’io.

°°°

MARTO

Vortoj de Salvatore Di Giacomo,

muziko de Mario Pasquale Costa

trad. Gaudenzio Pisoni

(“L’Esperanto” 1971-160/1961, p. 10)

(“Itala Antologio” 1987, p.437)

Jen marto; iom pluvas 

kaj tuj la pluvo ĉesas; 

regutas kaj malpluvas,

l’ akvon la sun’ karesas.

Ĉielo jam lazuras, 

jam nigras la aero;

nun vintra ŝtorm’ trakuras, 

printempas nun vetero.

Birdeto treme frida 

la sunon nun deziras: 

en tero kot-humida 

la violet’ sopiras …

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *