Homoj

Evgenij Evtušenko

La 1-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 2017) de la rusa poeto kaj romanisto Evgenij Aleksandrovič Evtušenko, konata kiel Evgenij Evtušenko aŭ Jevgenij Jevtušenko (1932-2017),

eo.wikipedia.org/wiki/Jevgenij_Jevtu%C5%9Denko

aparte fama pro poeziaĵo, kiu pritraktas la nazian masakron ĉe Babij Jar (Ukrainio) de 1941-1943, kun la murdo de 33.771 judaj civiluloj kaj ĉirkaŭ 90.000 ukainoj, ciganoj kaj komunistoj.

eo.wikipedia.org/wiki/Babij_Jar 

En Sovetunio, kaj aparte en Ukrainio, oni ne emis memorigi tiun masakron, ĉar, helpe al la nazioj, partoprenis ĝin ankaŭ la kunlaborema ukraina polico; devis pasi multaj jaroj antaŭ ol, en 1976, estis starigita monumento.

Dmítrij Šostakóvič verkis la dektrian simfonion, diritan “Babij Jar”, en 1962.

Kiam la simfonio estis premiere ludita en Moskvo, en decembro 1962, la lokoj rezervitaj al la reprezentantoj de la Registaro restis malplenaj. La teatro estis cirkaŭita de la policaj fortoj, dum interne la salono estis plenplena da homoj; malgraŭ ĉio, la sukceso estis sensacia.

Sekvis malmola polemiko. La aŭtoritatuloj petis, ke oni modifu la tekston, por ke oni klare komprenu, ke en Babij Jar kuŝis ne nur judoj, sed ankaŭ rusoj kaj ukrainanoj.

Mi transskribas la poeziaĵon, en parta traduko al la itala kaj en unu el la kompletaj tradukoj al Esperanto.

Bildoj:

– sceno de la masakro;

– p.150-151 de “Esperanto de UEA” de septembro 1963.


BABIJ JAR

www.youtube.com/watch?v=uQzwsqYJ6bY

(Legge Vittorio Gasmann)

Non c’è segno di ricordo a Babij Jar.

Le scogliere a picco sono là come tante pietre tombali.

Mi fa paura. Mi sento vecchio, vecchio come il popolo degli ebrei. 

Io stesso mi sento un ebreo.

Attraverso a piedi l’antico Egitto.

Qui, io muoio, inchiodato ad una croce,

e ancora oggi porto le ferite dei chiodi.

Mi sento Dreyfuss.

I Filistei sono sia i dilatatori che i giudici.

Sono imprigionato, perseguitato, calunniato e ricoperto di sputi.

Signore che a stento frenano il riso,

vestite con incredibili abiti di trine,

mi punzecchiano il viso con i loro ombrelli.

Poi mi sembra di essere un ragazzo di Byelostock.

Il sangue ricopre il pavimento.

I brutti ceffi della taverna puzzano di vodka e cipolla.

Mi colpiscono al fianco con uno stivale.

Invano chiedo un po’ di pietà a questi massacratori.

Alcuni commercianti di grano danno addosso a mia madre.

Oh, mio popolo russo!

Il tuo nome risplende in tutto il mondo.

Ma alcuni, con mani empie, troppo spesso

hanno trasformato questo nome in un simbolo di malvagità.

La mia terra è buona, lo so.

Questi antisemiti sono spregevoli.

Senza esitazione si definiscono: “Unione del popolo russo”!

Penso a me come se fossi Anna Frank,

traboccante di vita come un ramo all’inizio della primavera…

E divento un enorme grido silenzioso

che si distende sulle migliaia di morti che giacciono qui.

Io sono ogni vecchio che qui è stato ucciso.

Io sono ogni bambino che qui è stato ucciso.

Evgenij Evtušenko

°°°

BABI JAR

En Babi Jar, monumentoj neniaj.

Kruta deklivo – kiel kruda tombŝtono.

Mi timas.

Hodiaŭ tiom da jaroj miaj

Mi maljunas hodiaŭ,

kiel ĉe la juda popolo mem.

Jen deliras mi en Egiptio antikva –

kaj jen, sur kruco streĉita, mi pereas;

najloj postsigne ĝis nun sur mi veas.

Al mi ŝajnas, ke Dreyfuss en mi rifuĝis

Etburĝaro – jen kiu min denuncis kaj juĝis.

Mi – malantaŭ bariloj,

enfalinte insidon,

persekutata,

prikraĉata,

kalumniata.

Kaj jen dametoj en bruselaj falbaloj,

ŝrikante, ombrele baras mian vidon.

Al mi ŝajnas:

mi estas knabeto en Bjalistoko.

Sango verŝita disfluas tra la kamparo

kaj vodko fetoras kun cepo miksita

en la loka drinkejo – ekscesas ĉefaro.

Jen mi, senforta, botfrape elĵetita

pogromulojn plorpetas vane,

dum ili rikane:

“Batu jidojn, savu Rusion!”.

Patrinon mian grenvendisto frapas.

Ho, rusa popolo mia!

Mi scias:

vi estas esence internacia.

Sed ofte tiuj, kies manoj malpuras,

vian plej puran nomon mise figuras.

Mi konas la bonecon de mia tero.

Kiel malnoble,

ke, sen ajna vejnotremo,

la antisemitoj kun pompa fiero

sin nomas

“Unio de rusa popolo”.

Al mi ŝajnas:

mi estas Anna Frank,

fragila,

kiel branĉo en aprilo

Kaj mi amas.

Kaj frazoj ne necesas.

Necesas,

ke ni rigardu unu la alian.

Kiel malmulte oni povas vidi

kaj flari:

foliojn oni malpermesas

kaj ĉielon.

Tamen eblas ja multege fari:

tenere

en mallumo ĉirkaŭbraki unu la alian.

Ili venas ĉi tien?

Ne timu – tiel susuras

nur ventetoj primavere –

printempo venas ĉi tien,

venu al mi.

Lipojn viajn donu al mi haste.

Ili rompas la pordon?

Ne – degelas nure…

Ĉe Babij Jar sovaĝaj herboj susuras

kaj arboj rigardas nin terure

kiel juĝistoj.

Ĉia silento ĉi tie kriĉas,

kaj ĉapon demetinte, mi sentas,

kiel lante griza mi iĝas.

Kaj mi mem –

kiel kriego senĉesa kaj sensona

super la milmiloj da enterigitoj.

Mi – ĉiu tie ĉi mortpafita

maljunulo.

Mi –

ĉiu tie ĉi mortpafita

etulo.

Nenio en mi

iam pri tio forgesos.

“Internacionalo”

ekaŭdiĝu triumfsona

nur kiam poreterne entombiĝas

la lasta antisemito surtera.

Nenia juda sango en mi troviĝas

Tamen malamas min feroce kaj dure

ĉiuj antisemitoj

kiel judon.

Kaj pro tio

mi estas ruso vera.

Jevgenij Jevtušenko, trad. Julius Balbin

(“Esperanto de UEA”, septembro 1963, p. 150-151).


Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *