Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 20-an de julio 1975 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.
Kuriozaĵo: la alteco de Etno estas ŝtanĝiĝema kaj progresive malkreskanta. Ĝi estis 3.350 metroj en 1981, nuntempe ĝi estas 3.329 metroj.
Bildo: itala poŝtmarko de 2014, laŭ skizo de Giustina Milite.
°
(Segue traduzione in italiano)
RADIO ROMA – ESPERANTO, 20.7.1975
Vulkano Etno estas unu el la ĉefaj allogaĵoj de Sicilio.
Komforta vojo kondukas ĝis ĉirkaŭ 2 mil metroj super la marnivelo; de tiu loko, kablovojo grimpas eĉ pli alten, ĝis 2.504 metri, je negranda distanco el la giganta centra kratero, kiu majeste troviĝas je 3.350 metroj, kun diametro de 500 metroj. El tiu granda altaĵo la vizitantoj admiras senkompare belajn pejzaĝojn. Se oni iom kliniĝas internen de la krateraj bordoj, oni povas aŭskulti la grumbladon de la vulkana agado, kaj vidi la fumon kaj la ruĝajn flamojn, kiuj intermite supreniras el la abismo.
El la miloj de vulkanoj, kiuj estas dissemitaj sur la Tero, nur eta nombro estas daŭre aktiva, sed el tiuj nur Etno proponas grandan alireblecon, kaj ebligas sciencajn esplorojn per raciaj kaj longdaŭraj metodoj.
°°°
(Traduzione)
RADIO ROMA – ESPERANTO, 20.7.1975
Il vulcano Etna è una delle principali attrattive della Sicilia.
Una comoda strada conduce fino a circa 2.000 metri sul livello del mare; di là, una funivia si inerpica ancora più in alto, fino a 2.504 metri, a poca distanza dal gigantecratere centrale, che si trova maestoso a 3.350 metroj, con un diametro di 500 metri. Da quella grande altezza i visitatori ammirano paesaggi incomparabilmente bell. Se ci si piega un po’ all’interno de bordi del cratere, si può ascoltare il brontolio dell’attività vulcanica, e vedere il fumo e le rosse fiamme che a intermittenza salgono dall’abisso.
Delle migliaia di vulcani disseminati sulla Terra, solo un piccolo numero è in attività, ma di essi soltanto l’Etna offre una grande accessibilità, e consente studi scientifici con metodi razionali e di lungo periodo.