Homoj

Antonio Rosmini

La 24-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1797) de la itala (trentlandano, kiam Trentlando estis aŭstria) filozofo, teologo kaj verkisto Antonio Rosmini Serbati, konata kiel Antonio Rosmini (1797-1855).

eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_Rosmini

Katolika pastro, li malpacis kun la aŭstra Episkopo de Trento Johann Nepomuk von Tschiderer pro siaj kontraŭ-aŭstriaj starpunktoj, kaj kun la Eklezio, pro la ideoj elmontritaj en la volumoj “Sull’unità d’Italia” (Pri la unueco de Italio), “Le cinque piaghe della santa Chiesa” (Pri la kvin vundoj de la sankta Eklezio) kaj “La costituzione secondo la giustizia sociale” (La konstitucio laŭ sociala justeco), metitaj je la Indekso de la libroj malpermesitaj de la katolika Eklezio.

Poste rehonorita, li estis proklamita Beatulo la 18-an de novembro 2007.

Aŭtoro de multaj verkoj pri filozofio, logiko, psikologio kaj teologio, li postulis (kontraŭ socialismo kaj komunismo) Ŝtaton, kies interveno estu minimuma, kaj la rezignon de la Papo al la surtera povo.

Kelkaj liaj teksteroj estis tradukitaj al Esperanto de Carlo Minnaja, kaj publikigitaj en 2014 en la volumo “Trentlando: Verkistoj, legendoj, kantoj”, p. 13-16.

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1955 pro la unuajarcenta datreveno de la morto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *