Homoj

Josef Čapek

La 23-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1887) de la ĉeĥa verkisto kaj pentristo (naskiĝinta kiam Bohemio estis parto de la Aŭstra-Hungara Imperio) Josef Čapek (1887-1945).

eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Čapek 

Mi jam parolis pri li la 23-an de marto 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/03/23/josef-capek/ 

Pliaĝa frato de la pli fama Karel Čapek (1890-1938), li verkis kune kun li plurajn verkojn, aparte “Ze života hmyzu” (El la vivo de insektoj), kaj sugestis al la frato la vorton “robot” (el la ĉeĥa “robota”, trudlaboro) por la triakta dramo “R.U.R. Rossumovi univerzální roboti” (R.U.R. Rossumaj Universal Robotoj); mi parolis pri tio la 9-an de januaro 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/09/karel-capek/ 

 “Ze života hmyzu” (El la vivo de insektoj) estis tradukita al Esperanto, kaj ludita la 26-an de julio 2016 dum la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra (Slovakio).

www.youtube.com/watch?v=76NalhEyCGo

Josef Čapek estis ankaŭ ŝatata pentristo; mi aldonas ĉeĥoslovakan poŝtmarkon, kiu bildigas unu lian verkon konservitan en la Národní Galerie (Nacia Galerio) de Prago.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *