Sen kategorio

Goethe-Faust

La 22-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1832) de la germana verkisto, poeto kaj dramisto Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832)

eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Wolfgang_von_Goethe

Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 28-an de aŭgusto 2020.

La plej fama verko de Goethe estas la dramo “Faust” (Faŭsto), konsistanta en 12.111 versoj, kiu profunde influis la gemanan lingvon kaj literaturon, kaj inspiris verkistojn kaj artistojn el la tuta mondo, kaj precipe muzikistojn (interalie, Charles Gounod, Hector Berlioz, Arrigo Boito, Ferruccio Busoni, Richard Wagner, Franz Liszt, Gustav Mahler, Robert Schumann).

La poemego (kiun Goethe prilaboris dum 60 jaroj, inter 1772 kaj 1832, kaj aperis komplete postmorte) rakontas pri Doktoro Johannes Faust, kiu vendis sian animon al la diablo (Mefisto) por akiri povon en la surtera mondo, malgraŭ la suferoj: metaforo de la moderna teknologia revolucio.

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de 1979 de Germana Federacia Respubliko (GFR);

– poŝtan stampon de la 15-a de decembro 1982, utiligitan en Leipzig (Germana Demokrata Respubliko – GDR) okaze de la Tago de la Esperanto-libro, kun portreto de Goethe.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *