Homoj

Modest Musorgskij

La 21-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1839) de la rusa komponisto kaj pianisto Modest Petrovič Musorgskij, konata kiel Modest Musorgskij, Modest Mussorgsky kaj Modest Moussorgsky (1839-1881).

eo.wikipedia.org/wiki/Modest_Petrovi%C4%89_Musorgskij 

Reakirante la rusan tradicion kaj folkloron, Musorgskij liberigis la rusan muzikon el la okcidentaj influoj, esprimante melodian forton kaj ritman riĉecon: ĝuste tiuj karakterizoj, kiujn la kritikistoj riproĉis al li (li mortis en mizero kaj forlasita de ĉiuj).

Li estas fama precipe pro:

– “Noč na Lysoj gore” (Nokto sur Kalva Monto);

– “Boris Godunov” (transskribita ankaŭ kiel Godunoff), el dramo de Aleksandr Puŝkin;

– “Kartinki s vystavki” (Bildetoj el ekspozicio), nur piana, instrumentita en 1928 de Maurice Ravel;

– Soročinskaja jarmarka (Foiro en Soroĉinci), el novelo de Nikolaj Gogol, reviziita de Nikolaj Rimskij-Korsakov kaj orkestrita de Maurice Ravel.

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1999;

-p. 32 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de novembro 1939 de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma, elsendoj al eksterlando); la 17-an de novembro1939 estis elsendita al Ekstrema Oriento: “Opero Boris Godunoff de Moussorgsky, 3-a akto”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *