Homoj

Chiara Lubich

La 14-a de marto estas la datreveno de la morto (en 2008) de la itala (trentlanda) Silvia Lubich, konata kiel Chiara Lubich (1920 2008),

it.wikipedia.org/wiki/Chiara_Lubich

(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto),

fondintino de la katolika Movado “Focolari” (Fajrujoj, Fokolaroj), kiu celas la unuecon inter la popoloj kaj la universalan fratecon.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj atentigas pri la striktaj kontaktoj inter la Movado “Focolari” kaj la katolikaj esperantistoj:

– la revuo de la Movado, “Città Nuova”, aperis ankaŭ en Esperanto (kun la titolo “Nova Civito”) inter 1961 kaj 1965, 

eo.wikipedia.org/wiki/Nova_Civito

zorge de Patro Giacinto Jacobitti kaj kun la kunlaboro de Carlo Cecchitelli, Clelia Conterno Guglielminetti, Antonio De Salvo, Wilhelm Flammer, Mauro La Torre, Carolina Minio Paluello, Luigi Minnaja, Vincenzo Musella, Fabrizio Pennacchietti;

– ekde 1997 estas publikigita en Kanado eldono en Esperanto, kun la titolo “Nova Urbo”, unue surpapere kaj nun rete;

– “Espero katolika”, organo de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), publikigas ofte skribaĵojn de Chiara Lubich tradukitajn al Esperanto.

Mi aldonas:

– foton de Chiara Lubich;

– la kovrilon de la unua numero (1961) de “Nova Civito”;

– la unuan paĝon de numero de “Nova Urbo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *