Objektoj

Romanĉa

La 10-an de marto 1996, sekve de popola referendumo, la rumantsch (en Esperanto, romanĉa aŭ retoromanĉa), parolata esence en Kantono Grizono de kelkaj dekmiloj da homoj, estis rekonita kvara oficiala lingvo de Svislando, apud la germana, la franca kaj la itala, sed nur en la rilatoj intrer romanĉ-lingvaj homoj.

eo.wikipedia.org/wiki/Roman%C4%89a_lingvo 

Unua rekono estis jam okazinta la 20-an de februaro 1938, sed sen atribuo al la romanĉa de la rango de oficiala lingvo; per la nova federacia Konstitucio de 1999, la romanĉa estas nun plene egaligita al la aliaj tri: aparte, gi estas interkomunika lingvo en la lernejoj de la romanĉ-lingvaj Komunumoj.

Oni ne scias precize, kia estas la deveno de la romanĉa, probable ne hind-eŭropa (oni eĉ hipotezas parencecon kun la etruska); sur bazo kelta kaj de parolata latino, ĝi estas strikte ligita al ladino de Dolomitoj kaj al la friula.

En pasinteco, la romanĉa estis parolata en areo tre pli vasta ol la nuna: en multaj landopartoj de Svislando nun germanlingvaj, en la Valo de Rejno, en Aŭstrio en Voralbergo kaj en parto de Tirolo, en Liĥtenŝtejno; sed la germana supervenkis, pro la foresto de romanĉa kultura centro, kaj pro la pligranda prestiĝo de tiu lingvo (la romanĉa estis malŝate difinata “lingvo de la kamparanoj”).

Tamen, ne mankas literaturaj ekzemploj en la romanĉa: interalie, jam en la “Svisa Antologio” de 1939 tuta fako estas dediĉita al la tradukoj al Esperanto de verkoj (prozaj kaj poeziaj) de romanĉ-lingvaj aŭtoroj.

Mi aldonas;

– svisan poŝtmarkon de 1999 pro la “Infanaj rajtoj”, kun klarigoj en la germana, en la romanĉa, en la franca kaj en la itala;

– la kovrilon de la “Svisa Antologio”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *