Homoj

Antonio Fogazzaro

La 7-a de marto estas la datreveno de morto (en 1911) de la itala (venetia) verkisto kaj poeto Antonio Fogazzaro (1842-1911).

it.wikipedia.org/wiki/Antonio_Fogazzaro

(Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Plurfoje kandidato al la Nobel-Premio por Literaturo, li neniam gajnis ĝin, probable pro sia penso tre pridiskuta pri religio kaj pri rilato inter scienco kaj fido (lia romano “Il Santo” – la Sanktulo estis metita je la Indekso de la libroj malpermesitaj de la katolika Eklezio).

Li estas fama precipe pro du romanoj, “Piccolo mondo antico” (Eta malnova mondo) kaj “Malombra”, en kiuj li priskribis en nesuperita maniero la burĝajn kaj etanimain mediojn de tiama Italio, kaj kiuj igas lin unu el la plej grandaj italaj romanistoj de la lasta parto de la Deknaŭa jarcento.

Iam laŭdegata (eble eĉ tro), li estis poste viktimo de maljusta reakcio.

Peco de “Piccolo mondo antico”, en la traduko al Esperanto de Giordano Azzi, estis publikigita en 1987 en la “Itala Antologio”, p. 412-421.

En “Esperanto de UEA” 1911-92, p. 6-7, ĉeestas recenzo de lia romano “Leila”.

En “Esperanto de UEA” 1920-2, p. 29, estas publikigita la traduko, de Antoni Grabowski, de mallonga poeziaĵo.

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2011, laŭ skizo de Caterina Bruscaglia, pro la unuajarcenta datreveno de la morto de  Fogazzaro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *