La 6-an de marto 1831 okazis, ĉe Teatro Carcano de Milano (urbo tiam aŭstria), la priemiero de la opero “La Sonnambula” (La Somnambulino) de Vincenzo Bellini (1801-1835), laŭ libreto de Felice Romani, tirita el “La Somnambule” de Eugène Scribe kaj Germain Delavigne kaj “La Somnambule ou L’arrivée d’un nouveau seigneur” de Eugène Scribe kaj Pierre Aumer.
eo.wikipedia.org/wiki/La_sonnambula
Unuamomente, Bellini estus devinta komponi la muzikon por opero tirita el “Hernani” de Victor Hugo, poste muzikigita de Giuseppe Verdi; sed pro la kontraŭstaro de la cenzuro li devis adaptiĝi al temo malpli tikla sur la politika ebeno, kaj pritrakti idilian intrigon lokitan en Svislando. Tamen, tio, kion Bellini estis komponinta por Ernani ne perdigis,ĉar ĝi estis reutiligita en “La Sonnambula” kaj en “Norma”.
Estas fama la peco “Ah! non credea mirarti / Sì presto estinto, o fiore”: (Ve! mi ne kredis vidi vin/ tiel frue estingiĝinta, ho floro)
www.youtube.com/watch?v=7egCC9H6FUo
(kantas Maria Callas).
Tiuj versoj – kvazaŭ antaŭsento – estas gravuritaj sur la tombo de Bellini (mortinta je nuraj 34 anni) en la Katedralo de Catania.
Mi aldonas:
– detalon de malnova itala bankbileto je 5.000 liro, kun la portreto de Vincenzo Bellini;
– p. 20 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de februaro 1939; estas indikite, ke la 17-an de februaro 1939 estis elsendita: “1-akto de opero Sonnambula de Bellini”.