Homoj

Francesco Paolo Michetti

La 5-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1929) de la itala (abruza) pentristo kaj fotografo Francesco Paolo Michetti (1851-1929)

it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Paolo_Michetti

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Kvankam la kritiko ne samopinias pri lia taksado, Michetti estas sendube unu el la plej grandaj artistoj de la itala Deknaŭa jarcento, kantisto de homoj, ritoj kaj moroj de sia regiono, en spirita sintonio kun alia granda abruzano, la poeto kaj verkisto Gabriele D’Annunzio.

La itala Radio-EIAR (Radio Roma), en la elsendo al eksterlando en Esperanto de la 18-a de majo 1940, asertis pri tio:

>Abruzo: lando de Gabriele d’Annunzio kaj de Francesco Paolo Michetti: lando de persistema popolo kaj fiera lando je sunoplenaj adriatikaj plaĝoj, gajigataj de la barkoj kun la tipaj koloraj veloj, lando de abundaj paŝtejoj, de la silentaj montoj kovritaj de vastegaj arbaroj kaj kronitaj de la eternaj neĝoj.

Michetti kreis, en rearanĝita eksa Monaĥejo, artistan Rondon, vizitatan de la plej bonaj spiritoj de la tiama suditala kulturo; interalie, Gabriele D’Annunzio, la filozofo Benedetto Croce, la muzikisto Francesco Paolo Tosti, la verkistino Matilde Serao. En la silento kaj en la trankvilo de la Monaĥejo, D’Annunzio verkis “Il piacere” (La plezuro) kaj “Il trionfo della morte” (La triumfo de la morto).

La pentraĵo de Michetti “La figlia di Iorio” (La filino de Jorio) inspiris al D’Annunzio la samnoman tragedion.

Kelkaj kuriozaĵoj:

– Michetti estis ankaŭ lerta fotografo, kaj kutimis foti antaŭe la scenojn, kiujn li intencis pentri; pro tio li estis kupigata de liaj malŝatantoj;

– Michetti estas aŭtoro de la skizo de itala poŝtmarko eldonita la 20-an de marto 1906, kun la bildo de Reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a, kiu la 4-an de aprilo 1909 nomumis lin Senatano de la Regno;

– la tolpentraĵo “La voto”, konservita en la Nacia Galerio pri moderna arto de Romo, ampleksas 7 metrojn je longo kaj 2,50 je alto.

°°°°°

Bildo: kvaropo de la itala poŝtmarko de 1951 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Michetti, kiu reproduktas la pentraĵon “La figlia di Iorio” (Pescara, Palaco de la Provinco).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *