Homoj

Nikolaj Gogol

La 4-a de marto (laŭ la gregoria kalendaro, 21-a de februaro laŭ tiu julia) estas la datreveno de la morto (en 1852) de la verkisto Nikolaj Vasiljevič Gogol (1809-1852)

eo.wikipedia.org/wiki/Nikolaj_Gogol

Pri lia nacieco estas malakordoj, iel pro la samaj kialoj pro kiuj oni disputas pri la nacieco de Zamenhof: fakte, li naskiĝis en vilaĝo kiu tiam estis parto de la rusa Imperio, sed hodiaŭ estas en centra Ukrainio. Li estis el ukraina familio, sed li vivis longatempe en Sankta Petroburgo, verkis en rusa lingvo kaj mortis en Moskvo.

La ducentjara datreveno de lia naskiĝo, en 2009, estis do okazo de reciprokaj depostuloj inter Rusio kaj Ukrajno. Oni eĉ malpacas pri lia nomo, kiu kutime estas menciata en la rusa formo, sed kiu en la ukraina estas Mikola Vasiljovič Gogol.

Liaj plej konataj verkoj estas la komedio “Revizor” (La revizoro) kaj la romano “Mjórtvyje dúshi” (Malvivaj animoj)”, tradukitaj ankaŭ al Esperanto.

“La revizoro” estis tradukita de Zamenhof mem. La versio en Esperanto estis unue publikigita poparte, ekde septembro 1906, sur “La Revuo”, kiu malfermiĝas ĝuste per ĉi tiu verko, kaj poste aperis en volumo en 1907.

Alia traduko, de Aleksander Korĵenkov, estis publigigita en 2003 (en “Rusa Novelaro – Sezonoj”) kun la titolo “La palto”, responda al tiu, per kiu la komedio estas pli konata en la itala.

Kuriozaĵo: en 1952, la itala reĝisoro Alberto Lattuada tiris el la komedio de Gogol filmon, titolitan “Il cappotto” (La palto), interpretitan de Renato Rascel en nekutime drama rolo.

Mi aldonas:

– sovetan filatelan koverton de 1959 okaze de la centkvindekjara datreveno de la naskiĝo de la verkisto (la stampo estas tiu de la naskiĝa vilaĝo; oni rimarku la komencliteron de la nomo, “M” kiel Mikola, en la ukraina).

– la kovrilon de DVD kun “La Revizoro”, subtitolitan en Esperanto (laŭ la traduko de Zamenhof) de Kirill Shvedov.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *