Homoj

Girolamo Frescobaldi

La 1-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1643) de la itala komponisto, orgenisto kaj klavicenisto Girolamo Frescobaldi (1583-1643).

eo.wikipedia.org/wiki/Girolamo_Frescobaldi

Iam tre fama (li estis orgenisto de la Baziliko de Sankta Petro, kaj Johann Sebastian Bach eĉ kopiis liajn komponaĵojn), li poste falis en forgeson, kiel ĉio apartenanta al la baroka epoko; antaŭ nelonge remalkovrita kaj revalorigita, li estas kondiderata hodiaŭ fundamenta figuro en la historio de la muziko.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 13-an de julio 1980 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Bildo: itala poŝtmarko de 1983, laŭ skizo de Francesco Borrelli, pro la kvarcentjara datreveno de la naskiĝo de Girolamo Frescobaldi.


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA-ESPERANTO, 13.7.1980

La konata radio-instanco BBC (Britio) registris en la Siksta Kapelo en Vatikano, komence de junio 1980, kelkajn polifoniajn korusojn de la frua periodo de la 17-a jarcento. Ĝi povis tion fari en idealaj kondiĉoj, ĉar tiu ĉambrego, de kvin jarcentoj, restis tute sama el la vidpunkto de akustiko.

Specialistoj pri antikva muziko ludis, en la eksterordinara Kapelo, muzikojn de Girolamo Frescobaldi, kaj de aliaj polifoniaj artistoj de la 17-a jarcento. 

Ne estis facile ricevi la rajtigon utiligi la Sikstan Kapelon (kun la originalaj renesancaj kantorejoj) por radio-registrado. La vatikanaj instancoj konvinkiĝis pro la internacia konateco de la koruso sendita de BBC, la polifonia “William Byrd Choir”, specialisto pri muzikoj de la elizabeta epoko; en la koruso partoprenas, interalie, 4 lertegaj falset-kantistoj laŭ antikva kutimo.

La koncerto okazis kun la pordoj rigore fermitaj, samkiel dum la konklavoj por la elekto de la Papo.

°°°°°

(traduzione)

La nota emittente BBC (Gran Bretagna) ha registrato nella Cappella Sistina in Vaticano, all’inizio di giugno 1980, alcuni cori polifonici del primo periodo del 17° secolo. Lo ha potuto fare in condizioni ideali, perché quell’aula, da cinque secoli, è rimasta del tutto la stessa dal punto di vista dell’acustica.

Specialisti di musica antica hanno eseguito, nella straordinaria Cappella, musiche di Girolamo Frescobaldi, e di altri artisti polifonici del 17° secolo.

Non è stato facile ottenere il permesso di usare la Cappella Sistina (con le originali cantorie rinascimentali) per una registrazione radiofonica. Le autorità vaticane si sono convinte per la notorietà internazionale del coro inviato dalla BBC, il polifonico “William Byrd Choir”, specializzato in musiche dell’età elisabettiana; fanno parte del coro, tra l’altro, 4 abilissimi cantanti in falsetto, secondo l’uso antico.

Il concerto ha avuto luogo a porte rigorosamente chiuse, come durante i conclavi per l’elezione del Papa.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *