Homoj

Giuseppe Tartini

La 26-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1770) de la itala violonisto kaj komponisto Giuseppe Tartini (1692-1770),

eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Tartini 

naskiĝinta en Pirano de Istrio (hodiaŭ slovena) kiam tiu urbo apartenis al la Respubliko de Venecio.

Profunda studulo ksaj eksperimentisto de instrumenta teorio kaj tekniko, precipe violona, Tartini estas aparte fama pro du aferoj:

– la malkovro de la akustika fenomeno de la “tria sono”, manifestiĝo de la interna harmonio de la naturo, en kiu du akutaj sonoj perfekte agorditaj naskas malaltan sonon harmonie rilatigitan (tiel diritan “diferencan sonon”);

– la sonato “Le trille du diable” (La trilo de la diablo),

www.youtube.com/watch?v=rsfCHZK8W6w

(ludas Uto Ughi),

tiel escepta peco de virtuozeco, ke, laŭ legendo, la komponisto fiksis surpapere sian sperton de renkontiĝo kun la diablo, dum kiu tiu plenumis mirindan sonaton.

Estas paradokdse, pri tio, ke estas memorigata pro “diabla” peco iu tre devota muzikisto, kiu vivis longe en la Monaĥejo de la minoraj Fratoj de Asizo, kaj estis «ĉefviolonisto kaj koncertestro» en la Baziliko de Sankta Antono de Padovo, kiu tiam flegis (en la kadro de plano de evangelizado kaj ekumena malfermiĝo) la evoluigon de la instrumenta muziko, taksata kapabla superi la lingvajn kaj kulturajn barojn.

La legendo, ĉiel ajn, nutris kaj daŭre nutras la kolektivan imagopovon, kun baledoj, melodramoj kaj komiksoj.

Mi aldonas:

– el malnova bildkarto, la monumenton al Tartini en Pirano;

– p. 31 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de julio 1940; estas indikite, ke la 2-an de julio 1940 estis elsendita: “Tartini: La trilo de l’ diablo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *