Homoj

Georg Friedrich Händel

La 23-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (nel 1685) de la germana muzikisto, civitanigita anglo (li mortis en Londono, kaj estas entombigita en la Abatejo de Westminster), Georg Friedrich Händel, konata ankaŭ kiel Haendel, Handel kaj Hendel (1685-1759).

eo.wikipedia.org/wiki/Georg_Friedrich_H%C3%A4ndel

Unu el la plej grandaj komponistoj de la baroka erao, li estas fama precipe pro la oratorio “Messiah” (Mesio), unu el la plej popularaj korusaj komponaĵoj de okcidenta muziko, kaj pro la himno “Zadok the Priest” (Pastro Sadok), komponita pro la kronado de Georgo la 2-a de Britio (1727), kaj plenumata je ĉiu posta kronado, dum la sanktoleado de la suvereno.

www.youtube.com/watch?v=BFnwUlu8QIs 

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de Germana Demokrata Respubliko (GDR) de 1985, pro la triajarcenta datreveno de la naskiĝo de Händel;

– p. 47 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de oktobro 1939; estas indikite, ke la 31-an de oktobro 1939 estis elsendita al Ekstrema Oriento “Unua parto de l’ oratorio Mesio de Haendel”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *