Eventoj

Tago de la Patrina Lingvo

En novembro 1999 la Ĝenerala Asembleo de UNESKO deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la Patrina Lingvo”, memore al la 21-a de februaro 1952, kiam kelkaj studentoj estis mortigitaj de la polico en Dakko, la ĉefurbo de nuna Bangladeŝo, dum ili manifestaciis por la rekono de sia lingvo, la bengala, kiel un el la du naciaj lingvoj de tiama Pakistano.

La Tago havas la celon akceli la konservon kaj la protekton de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo”, favorante la kulturan diversecon, hodiaŭ minacatan de estingiĝo: la pluteno de propra individueco, akompanata de evoluigo demutlingvismo kaj precipe de multkulturismo, estas esenca por la konservo de propra kultura riĉaĵo, samtempe evitante malekvilibran “unudirektan” kulturon.

La esperantistoj estas de ĉiam en la unua vico en la defendo de la “patrina lingvo”, kiu estus favorata de la uzo, por la internaciaj rilatoj, de “neŭtrala” lingvo kia Esperanto, kiu metas ĉiujn sur la saman ebenon, sen privilegioj nek diskriminacioj.

 

°°°°°

La situacio en Italio:

La 6-a artikolo de la itala Konstitucio asertas:

“La Repubblica tutela con apposite norme le minoranze linguistiche”.

(La Respubliko protektas per tiucelaj normoj la lingvajn malplimultojn).

La artikolo estas nekompleta: se en Italio estaslingvaj malplimultoj”, tio signifas, ke ekzistas iu lingva plimulto”; sed ne estas dirite, kiu estas tiu “plimulto”, nome, ne estas eksplicite asertite, ke la itala lingvo estas la “oficiala lingvo”.

(Paradokse, ĉi tiu aserto ĉeestas en normo je konstitucia nivelo, la 99-a artikolo de la speciala Statuto de Regiono Trentlando-Alta Adigo/Sudtirolo aprobita per Dekreto de la Respublika Prezidanto 31.8.1972, n. 670: “Nella regione la lingua tedesca è parificata a quella italiana che è la lingua ufficiale dello Stato/ En la regiono la germana lingvo estas egaligita al tiu itala, kiu estas la oficiala lingvo de la Stato. Mi dubas, tamen, ke tiu normo povas esti vokata ekster tiu regiono).

Estas vere, ke la 1-a artikolo de la leĝo 15.12.1999, n. 482, kiu identigis la protektitajn malplimultajn lingvojn (albanan, katalunan, germanan, grekan, slovenan, kroatan, francan, francan-provencan, friulan, ladinan, okcitanan kaj sardinian), asertas, ke “La lingua ufficiale della Repubblica è l’italiano (La oficiala lingvo de la Respubliko estas la itala); sed temas pri ordinara leĝo, kies malrespekto ne povas esti denuncata al la Konstitucia Kortumo, kaj kiu povus esti abrogaciata aŭ modifata en ĉiu ajn momento sen apartaj formalaĵoj.

Entute (ankaŭ konsidere de la frapanta reklamado, kiu strebas krei en la publika opinio la konvinkon, ke ĉio esprimita en la angla estas per tio mem bela kaj moderna), nenio malhelpus, ke per nova leĝo oni dispoziciu, ke la angla estas la oficiala lingvo de la Respubliko.

°°°°°

Multaj parlamentanoj prezentis (kiel personan iniciaton) proponojn de modifo de la Konstitucio, por enmeti en ĝin la italan lingvon, sed sensukcese, pro la kontraŭstaro (pro malsamaj kialoj) de la diversaj partioj: la maldekstrularo timas la revenon al aŭtokrataj formoj delingva pureco” spertitaj dum faŝismo, dum la “aŭtonomisma” dekstrularo preferas valorigi la lokajn lingvaĵojn, pli ligitajn al la unuopaj teritorioj.

 

°°°°°

Bildo: filatela folieto de 2009 (komuna eldono Italio Vatikanurbo – San Marino) pro la “Tago de la itala lingvo, kun verso de la “Dia Komedio (“ché la diritta via era smarrita” – ĉar perdiĝinta estis vojo vera).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *