Homoj

Enzo Ferrari

La 20-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1898) de la itala entreprenisto, sporta estro kaj aŭtomobila piloto Enzo Ferrari (1898-1988),

it.wikipedia.org/wiki/Enzo_Ferrari

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

konata precipe kiel fondinto (en Maranello, Emilio) de la samnoma aŭtoentrepreno, kies sporta fako (“Scuderia Ferrari”) estas probable la plej fama en la mondo.

La veturiloj Ferrari havas karakterizan ruĝan koloron.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 10-an de aprilo 2004 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto, kaj aldonas italan poŝtmarkon de 2001, laŭ skizo de Tommaso Trinca, eldonitan por soleni la titolon de “Monda Ĉampiono de Formulo 1”.

it.wikipedia.org/wiki/Formula_1

(ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto).

 

RAI INTERNATIONAL, RADIO ROMA, ESPERANTO, 10.4.2004

Por soleni la kvindekjaran datrevenon de la ĉeesto de la aŭtofabriko Ferrari en Usono, la “Imperia Ŝtata Konstruajo”, nome la nubskrapulo simbolo de Novjorko, estis tute lumigita je ruĝo. La itala aŭtofirmao, kies sidejo troviĝas en Maranello, celebris per festa vespero ĉe la Salono de Aŭtomobilo en la “Javits-Centro” de Manhatano, kie oni ekspoziciis aron da veturiloj Ferrari kaj Maserati de pasinteco. Iumomente dum la vespero, la motoroj de ĉiuj aŭtomobiloj estis samtempe ŝaltitaj, por ke ili salutu per sia bruego la datrevenon.

Firmao Ferrari alvenis al Usono en printempo 1954, kiam la itala sporta ŝoforo Luigi Chinetti, rifuĝinta al Usono dum la dua mondmilito, konvinkis sian amikon Enzo Ferrari strebi al la usona merkato. Prava intuicio, se konsideri ke en mallonga tempo Usono fariĝis la plej grava merkato por la veturiloj Ferrari.

(traduzione)

Per celebrare i 50 anni della presenza della Ferrari negli Stati Uniti, l’Empire State Building, il grattacielo simbolo di New York, è stato completamente illuminato di rosso. La casa di Maranello ha festeggiato con una serata di gala al Salone dell’auto al Javits Center di Manhattan, dove erano in mostra una serie di Ferrari e Maserati del passato. I motori di queste vetture ad un certo punto della serata sono stati accesi tutti insieme per salutare con il loro rombo l’anniversario.

La Ferrari arrivò negli Usa nella primavera del 1954, quando il pilota italiano, Luigi Chinetti, rifugiato in America durante la seconda guerra mondiale, convinse l’amico Enzo Ferrari a puntare sul mercato americano. Una giusta intuizione visto che in breve gli USA divennero il maggior mercato per le auto di Maranello.



Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *