Homoj

Arcangelo Corelli

La 17-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1653) de la itala muzikisto Arcangelo Corelli (1653-1713),

eo.wikipedia.org/wiki/Arcangelo_Corelli

unu el la plej grandaj komponistoj kaj violonistoj de la baroka periodo, fama precipe pro la evoluigo de la orkestra kaj violona lingvaĵo en tuta Eŭropo, aparte pro la instrumentado de ampleksaj ensembloj de plenumantoj (“concerto grosso”, dika koncerto): sufiĉas pensi, ke en 1687, okaze de prezento honore al la ambasadoro de Anglio ĉe la roma Akademio de Reĝino Kristina de Svedio, li direktis 150 arĉinstrumentistojn kaj centon da kantistoj.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al mia artikolo de la 18-a de decembro 2017 pri Kristina de Svedio.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/18/cristina-di-svezia/

Mi aldonas:

– italan poŝtmarkon de 1953 pro la triajarcenta datreveno de la naskiĝo de Arcangelo Corelli;

– p. 38 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de marto 1940; estas indikite, ke la 18-an de marto 1940 estis elsendita “Frenezo” de Arcangelo Corelli:

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *