Homoj

Michail Lermontov

La 16-a de februaro estas la datreveno de la ŝiprompiĝo (en 1986) de la soveta krozoŝipo “Miĥail Lermontov”, 

it.wikipedia.org/wiki/Michail_Lermontov_(nave)

(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto),

dediĉita al la poeto kaj verkisto Miĥail Lermontov, (1814-1841).

eo.wikipedia.org/wiki/Mi%C4%A5ail_Lermontov

La ŝipo dronis ĉar ĝi trafis rifon dum de Velingtono (Nov-Zelando) ĝi celis la markolon de Cook; neniam estis klarigitaj la respondecoj, ĉar la novzelandaj aŭtoritatuloj asertis, ke la naŭtikaj mapoj estis “perfekte adekvataj”, dum la ŝipestro kaj la piloto akuzis sin reciproke.

La ŝipo kuŝas je 37 metroj de profundeco, kaj estas populara ejo de mergiĝoj; ĝis nun, jam tri subakvaj plonĝistoj perdis tie sian vivon, dum en la ŝiprompiĝo mortis nur unu membro de la ŝipanaro (el 372 pasaĝeroj kaj 371 ŝipanoj).

Mi sendas al mia artikolo de la 15-a de julio 2020 pri Miĥail Lermontov.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/07/15/lermontov/ 

Mi aldonas sovetan poŝtmarkon de 1973 pri la ŝipo “Lermontov”, aplikitan sur koverto vojaĝinta en 1974.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *