Homoj

Isabella d’Este

La 13-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1539) de Isabella d’Este (1474-1539),

eo.wikipedia.org/wiki/Izabela_d%27Este

unu el la plej gravaj virinoj de Renesanco, en kontakto kun la plej grandaj spiritoj de tiu tempo (de Leonardo da Vinci ĝis Ludovico Ariosto), grandanima mecenatino (kiam ŝi mortis, ŝi postlasis testamenton el 23 folioj, kun la inventaro de la artverkoj postlasitaj heredaĵe, ŝulditaj al artistoj kiaj Andrea Mantegna kaj Antonio da Correggio).

Tri kuriozaĵoj:

– Isabella estis gvidantino en la kampo de modo, kun ampleksa dekoltaĵo, peltoj kaj parfumoj (kiujn ŝi mem inventis);

– en 1527, dum ŝi restadis en Romo ĉe Palaco Colonna, ŝi estis atestantino de la “Disrabado” de la “Landskneĥtoj” (germanaj dungosoldatoj de imperiestro Karlo la Kvina el Habsburgo); Palaco Colonna estis la ununura, kiu ne estis prirabita, danke al la protekto liverita de ŝia filo Ferrante, estro de roto de la imperia armeo; krom la Palaco, Isabella savis ankaŭ 2.000 personojn, kiuj rifuĝis en ĝin;

– ŝi ludis liuton, kaj estis lerta ludantino de ŝakoj.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj al mia artikolo de la 13-a de februaro 2017 pri la “Disrabado de Romo”.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/13/benvenuto-cellini/ 

Mi aldonas:

– francan poŝtmarkon de 1986, kiu reproduktas portreton de Isabella d’Este de Leonardo da Vinci.

– la mirindan Galerion de Palaco Colonna.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *