Homoj

Immanuel Kant

La 12-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1804) de la germana filozofo Immanuel Kant (1724-1804),

eo.wikipedia.org/wiki/Immanuel_Kant

unu el el la plej gravaj filozofoj de la okcidenta penso, kiu plenumis en filozofio tiun, kiun li mem difinis “kopernika revolucio”, metante la subjekton je la centro de la kono.

Ankaŭ en etiko li plenumis renverson, asertante, ke oni ne devas difini, kio estas bono, por poste eltiri el ĝi la moralan leĝon, sed oni devas deiri de la morala leĝo, denaska en ĉiu, kaj el ĝi eltiri, kio estas bono.

Mi povas limiĝi sendi al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio, atentigante, ke unu lia “malpligrava” verko (“Zum ewigen Frieden”) estis tradukita al Esperanto en 1924 de Paul Gottfried Christaller kun la titolo “Al Eterna Paco”; dua eldono aperis en 2017 ĉe Fonto.

eo.wikipedia.org/wiki/Al_Eterna_Paco

Kuriozaĵo: Kant estis tel ligita al siaj kutimoj, ke liaj samurbanoj reguligis la horloĝojn laŭ lia posttagmeza promeno de la kvina horo

Mi aldonas:

– germanan poŝtmarkon de 1926;

– p. 144 de “Literatura Mondo” 1924-8, kun recenzo de la volumo de 1924;

– la kovrilon de la nova eldono (2017) de “Al Eterna paco”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *